Versajl/o

Versajlo

GEOGPOL
Urbo iom okcidente de Parizo, iama rezidejo de francaj reĝoj: ili interkonsentis ĉe la packonferenco de Versajlo en 1919, ke Germanio kaj ĝiaj alianciĝintoj respondecis kaj kaŭzis la militon [1]; revu plu pri Jalto, Versajlo, Raŭmo MMa ; en la majesta Palaco de Versajlo, la dekreto de la jaro 1715 de Luizo la 14ª determinis ke la fekaĵoj estu forprenitaj de la koridoroj de la palaco almenaŭ unufoje monate [2].
1. Monato, Lenio Marobin: La unua mondomilito: kiu ĝin kaŭzis?, 2014
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, César Dorneles: Kiam Eŭropo ne baniĝis
angle:
Versailles
beloruse:
Вэрсаль
france:
Versailles
germane:
Versailles
japane:
ベルサイユ
ruse:
Версаль
ukraine:
Версаль

administraj notoj