*7Pariz/o
*Parizo
Ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Francujo ĉe la bordoj de la rivero Sejno, nordcentre de la lando: eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo PrV ; morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon) [1]; kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas PrV ; scienculoj […] naskotaj sur la kratero de Eŭropo: en Parizo [2]; fervojoj ligas Kopenhagon kun […] Parizo, Londono, Vieno, Neapolo [3]; mi vidis vin, civito, en Parizo, sur Triumfa Arko FdO ; la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en Parizo en aŭgusto 1914 VivZam .
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
- angle:
- Paris
- beloruse:
- Парыж
- france:
- Paris
- germane:
- Paris
- hispane:
- París
- itale:
- Parigi
- pole:
- Paryż
- ukraine:
- Париж (столиця)
*Parizano, parizano
- Loĝanto de Parizo: la Parizanoj estas gajaj homoj [4]; la loĝantoj de unu el la diritaj urboj povus kompreni la loĝanton de alia urbo ne pli bone, ol ekzemple la Berlinano la Londonanon aŭ la Parizano la Holandanon FK ; parizano Marc Bavant […] okupiĝas sufiĉe multe pri leksikografio kaj instruado de Esperanto [5]; tiuj ĉi dandoj, nomataj ankaŭ „parizanoj”, ĉar ili pasigis tempon en la franca ĉefurbo Parizo, sin vestas per luksaj vestaĵoj, eĉ frakoj [6].
4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
5. Monato, Boris KOLKER: Revivinta Fundamento
6. Monato, Jean-Louis Madzella/pg: La stilo estas la homo
5. Monato, Boris KOLKER: Revivinta Fundamento
6. Monato, Jean-Louis Madzella/pg: La stilo estas la homo
- angle:
- Parisian
- beloruse:
- парыжанін
- france:
- Parisien
- germane:
- Pariser
- hispane:
- parisiense
- itale:
- parigino
- pole:
- paryżanin
Parizanino, parizanino
- beloruse:
- парыжанка
- germane:
- Pariserin