ved/o PIV1

vedo

HIN Iu el la kvar antikvaj sanktaj skriboj de hinduismo, versformaj, en prasanskrito: sanktaj Vedoj ne mencias ĝin per unu linio [1].
1. A. I. Kuprin, trad. A. Sidorov: Al-Issa, Nica Literatura Revuo, 1959-11 ĝis 12, numero 5/2, p. 76-79a
angle:
Veda
beloruse:
Веда (у індуізме)
ĉine:
吠陀 [fèituó]
france:
véda
hungare:
véda
itale:
Veda
nederlande:
Veda
pole:
Weda

vedismo

REL Antikva stato de hinduismo bazita sur la rakontoj kaj ritoj konservataj en la vedoj: mantro devenas de vedismo kaj nuntempe estas pli hinduisma ol budhisma [2].
2. Budhisma Terminaro, 2006-11-21
angle:
Vedism
beloruse:
ведызм, ведычная рэлігія, ведыйская рэлігія
france:
védisme
hungare:
védantizmus
itale:
vedismo
nederlande:
vedisme
pole:
wedyzm, religia wedyjska

administraj notoj