vaskul/o PIV1

vaskulo

1.
ANA Sangujo aŭ limfujo; angio: al Aleksandro […] okazis rompo de cerba vaskulo tiel ke li ne plu povis uzi la dekstran kruron [1]; malsanoj de koro kaj vaskularo [2]; la rilato inter LDL-kolesterolo kaj kor-vaskulaj epizodoj estas ĝuste linia rilato [3]; la viruso de rubeolo trairas la placenton, kaj ekzistas risko, ke ĝi trafas la embrion, kaŭzante al tiu diversajn difektojn al la sistemoj kardiovaskula (korangia), nerva kaj ne nur [4].
2.
BOT (ĉe vaskulaj plantoj), tubeto kondukanta akvon, solvitajn mineralojn (ksilemo) kaj asimilitan nutraĵon (floemo).
Rim.: La latina „vasculum“ signifas „malgranda ujo“, „vazeto“, same la greka „ἀγγεῖον“ signifas „ujo“, „vazo“. Ambaŭ etimoj troviĝas en biologio ĉe terminoj medicinaj kaj botanikaj. Ekde PIV2 vaskulo aperas kiel preferata termino kaj ĝi ankaŭ troviĝas iom pli ofta en tekstoj
angle:
1. vessel, blood vessel
beloruse:
1. судзіна
ĉeĥe:
1. céva
ĉine:
1. 血管 [xiěguǎn]
france:
1. vaisseau
germane:
1. Gefäß, Blutgefäß
katalune:
1. vas
pole:
1. naczynie
slovake:
1. cieva
ukraine:
1. судина

perfekta vaskulo PIV2

angle:
trachea
beloruse:
трахея
germane:
Trachee
katalune:
tràquea (bot.)
pole:
tchawica

vaskulaj plantoj

BOT Divizio de plantoj (Tracheophyta) havanta vaskulojn: la vaskulaj plantoj […] havas specialajn ĉelojn por konduki akvon kaj sukon en la histoj, i.a la angiospermoj, koniferoj kaj aliaj gimnospermoj, sed ne apartenas al tiuj la muskoj, algoj [5].
angle:
vascular plants
beloruse:
судзінкавыя расьліны
ĉine:
維管束植物 [wéiguǎnshùzhíwù], 维管束植物 [wéiguǎnshùzhíwù]
germane:
Gefäßpflanzen
latinece:
Tracheophyta
pole:
rośliny naczyniowe

administraj notoj

perfekta ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.