*val/o UV
*valo
Intermonta malalta vastaĵo, ordinare kavigita de
rivero aŭ glaciejo:
ili trovis valon […] kaj tie ekloĝis
[1];
terura fulmotondro, longe furiozinte en la valo de la Rejno, fine forpasis
[2];
[li] donas historiajn kaj etnologiajn informojn pri la retoromanĉaj
valoj
[3];
la Sankta Valo de Tjazo multe tro famas per sia dolĉa vivo
[4];
se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo
PrV
.
baseno,
interkrutejo,
intermonto
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:2
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro 16a
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
4. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 26
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro 16a
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
4. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 26
- afrikanse:
- vallei
- albane:
- luginë
- amhare:
- ሸለቆ
- angle:
- valley
- arabe:
- الوادي
- armene:
- հովիտ
- beloruse:
- даліна, лог, лагчына
- bengale:
- উপত্যকা
- birme:
- တောင်ကြား
- bosne:
- dolina
- bretone:
- traoñienn
- bulgare:
- долина̀
- ĉeĥe:
- údolí, dolina, důl, úval
- ĉine:
- 山谷 [shāngǔ], 峪 [yù], 嶰 [xiè], 谷地 [gǔdì]
- dane:
- dal
- estone:
- org
- eŭske:
- haran
- filipine:
- lambak
- france:
- val, vallée
- galege:
- vale
- germane:
- Tal
- greke:
- κοιλάδα
- guĝarate:
- ખીણ
- haitie:
- fon
- haŭse:
- kwarin
- hinde:
- घाटी
- hispane:
- cuenca, valle
- hungare:
- folyóvölgy, völgy
- igbe:
- na ndagwurugwu
- indonezie:
- lembah
- irlande:
- gleann
- islande:
- dalurinn
- japane:
- 谷 [たに]
- jave:
- lembah
- jide:
- טאָל
- jorube:
- afonifoji
- kanare:
- ಕಣಿವೆಯ
- kartvele:
- ხეობაში
- katalune:
- vall
- kazaĥe:
- аңғар
- kimre:
- dyffryn
- kirgize:
- өрөөн
- kmere:
- ជ្រលងភ្នំ
- koree:
- 계곡
- korsike:
- piaghja
- kose:
- intlambo
- kroate:
- dolina
- kurde:
- newal
- latine:
- vallis
- latve:
- ieleja
- laŭe:
- ຮ່ອມພູ
- litove:
- slėnis
- makedone:
- долина
- malagase:
- dohasaha
- malaje:
- lembah
- malajalame:
- താഴ്വര
- malte:
- wied
- maorie:
- raorao
- marate:
- दरी
- monge:
- hav
- mongole:
- хөндий
- nederlande:
- vallei, dal
- nepale:
- उपत्यकामा
- njanĝe:
- chigwa
- okcidentfrise:
- delte
- panĝabe:
- ਘਾਟੀ
- paŝtue:
- دره
- pole:
- dolina
- portugale:
- vale
- ruande:
- ikibaya
- ruse:
- долина
- samoe:
- vanu
- sinde:
- واديء
- sinhale:
- නිම්නය
- skotgaele:
- gleann
- slovake:
- dolina, riečne údolie, údolie, úval
- slovene:
- dolina
- somale:
- dooxada
- ŝone:
- nhika
- sote:
- phuleng
- sunde:
- gawir
- svahile:
- bonde
- svede:
- dal
- taĝike:
- водии
- taje:
- หุบเขา
- tamile:
- பள்ளத்தாக்கில்
- tatare:
- үзән
- telugue:
- లోయలో
- tibete:
- རོང་
- ukraine:
- Долина
- urdue:
- وادی
- uzbeke:
- vodiy
- vjetname:
- thung lũng
- zulue:
- isigodi
valeto
Malgranda valo, ne tre larĝa aŭ ne tre profunda:
se mi sukcesos alkonduki akvon al ĉi tiu valeto, li faros min terkulturisto
sur ĝi
[5];
dudeko da viroj kaj virinoj […] komencis fari
aranĝojn por dumnokta loĝo en oportuna valeto
[6].
ravino
Valeto (ĉefurbo de Malto)5.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 2a
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
- angle:
- dell, glen
- beloruse:
- далінка, лагчынка
- ĉeĥe:
- dolinka, údolíčko
- france:
- vallon
- germane:
- Senke, Talmulde, Wiesengrund
- hungare:
- völgyecske
- indonezie:
- lembah kecil
- japane:
- 小さな谷 [ちいさなたに]
- katalune:
- clotada, fondalada
- pole:
- dolinka
- slovake:
- komorník
- ukraine:
- слуга, камердинер
glaĉervalo, glaĉera valo
Valo kun krutaj flankoj kaj ebena fundo,
kiun estigis laŭtempa glitado de glaĉero:
la Posedinsulo ... havas krutan pejzaĝon de montoj tranĉitaj de profundaj glaĉervaloj
[7];
fjordo estas antaŭa glaĉera valo, kiun plenigis la maro
[8].
7.
-:
Posedinsulo, Vikipedio, 2026-01-22
8. A. Vandewiele, trad. J. L. Jacobsen: La bildlibro de la tero, [vidita en 2026]
8. A. Vandewiele, trad. J. L. Jacobsen: La bildlibro de la tero, [vidita en 2026]
- france:
- vallée glaciaire
rivervalo, rivera valo
Valo kiun fosis kaj trafluas rivero, en
plimultaj lokoj kun milda deklivo:
rivervalo povas […] esti identigita per la V-forma kanalo kiun ĝi ĉizis
[9];
en la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj;
en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj
[10].
9.
-: Rivero, Vikipedio, 2026-04-23
10. J. Ripoche: Nia venonta 60-a IFK en Pollando ?, Internacia Fervojisto, 2007/3
10. J. Ripoche: Nia venonta 60-a IFK en Pollando ?, Internacia Fervojisto, 2007/3
- france:
- vallée fluviale
krutvalo
-
Valo kun krutaj flankoj:
ĉe la romia akvedukto Pont-du-Gard […] en la fundo de la krutvalo,
[…] sidis cento da geesperantistoj
[11];
ni post abunda neĝofalo skiis sur krutaĵoj de krutvalo
[12];
du jarojn poste mi resupreniris laŭlonge de Amuro, kaj ĉirkaŭ la fino de oktobro
mi atingis, la sudan ekstremaĵon de tiu krutvalo
[13].
interkrutejo,
kanjono,
ravino
11.
Valo: Sepdek jaroj sub la verda stelo, La franca periodo, p. 10
12. Sergej K. Dakov: Pardonu, Nataŝa!, p. 25
13. P. Kropotkin: Interhelpo, p. 50
12. Sergej K. Dakov: Pardonu, Nataŝa!, p. 25
13. P. Kropotkin: Interhelpo, p. 50
- angle:
- canyon
- beloruse:
- каньён, цясьніна
- france:
- canyon, gorge
- germane:
- Schlucht, Canyon, Klamm
- indonezie:
- ngarai
Silicia Valo
Valo en Usono, apud Sanfrancisko, tiel nomata ekde la 1970aj jaroj
komence pro multaj blato-fabrikoj, kiujn poste sekvis
komputaj firmaoj:
la nombro de liaj kunlernantoj laborantaj en la Silicia Valo de Usono estas pli
multa ol tiu en Pekino
[14].
14.
Ĉina Radio Internacia: Heroo
de la ĉina komputera industrio, 2004-12-21
- angle:
- Silicon Valley
- beloruse:
- Крамянёвая даліна
- bulgare:
- силициева долина
- ĉine:
- 硅谷 [Guīgǔ]
- france:
- Silicon valley, Vallée du silicium
- germane:
- Silicon Valley
- hungare:
- Szilícium-völgy
- indonezie:
- Lembah Siliko, Silicon Valley
- katalune:
- Vall del Silici, Silicon Valley
- pole:
- Dolina Krzemowa
- portugale:
- Vale do Silício
Valo de la Reĝoj
Kruta valo en Egiptujo, ĉe la okcidenta bordo de la rivero Nilo
apud
Luksoro, en kies flankoj reĝoj de la Nova Imperio instaligis
siajn
tombejojn:
tiu tombeto en la Valo de la Reĝoj estus perdebla en
la
koridoroj tra kiuj ili jam trapasis
[15].
15.
Arthur C. Clarke, trad. Dave Coffin: Rendevuo
kun Rama, ĉapitro
8a, „tra la nabo“
- angle:
- Valley of the Kings
- beloruse:
- Даліна Цароў
- ĉine:
- 帝王谷 [dìwánggǔ]
- france:
- la Vallée des rois
- germane:
- Tal der Könige
- hispane:
- Valle de los Reyes
- hungare:
- Királyok völgye
- indonezie:
- Lembah Para Raja
- katalune:
- Vall dels Reis
- pole:
- Dolina Królów