ume/o SPV

umeo

1.
KUI Frukto de umearbo, kiun ankoraŭ nematuran oni peklas por manĝi aŭ marinas por fari brandon aŭ vinagron: peklitaj umeoj [1]; umeoj flaviĝis maturaj kaj falis unu post aliaj teren [2].
branĉo kun umeoj
CC BY-SA 3.0  [3]
2.
=umearbo
1. La japana rapidmanĝaĵo Onigiri, Esperanta Retradio 2013-08-04
2. Zhang Xiaotong: Faladas umeoj
3. Sekiuchi, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Fruits_of_Japanese_plum.jpg
angle:
1. ume, Japanese apricot, Japanese plum
ĉeĥe:
japonská meruňka, japonská švestka
ĉine:
1. [méi]
finne:
1. ume, japaninaprikoosi
germane:
1. Ume-Pflaume
japane:
ウメの実 [うめのみ], ウメ
katalune:
1. albercoc japonés 2. albercoquer japonés
nederlande:
1. ume-pruim, Japanse abrikoos 2. ume-boom
pole:
morela
ruse:
1. умэ
slovake:
slivka japonská (ovocie)
svede:
1. ume-frukt
ukraine:
японська слива

umearbo

BOT Specio de prunuso (Prunus mume), ĉin-devena, long-viva, kun kurbaj trunko kaj branĉoj, frusezone blanke aŭ ruĝete floranta, ofte kultivata en Orienta Azio: ruĝaj butonoj / ŝvelas de umearbo / ĉielo bluas [4].
4. Vastalto: Hajko en Esperanto, 2006-02-21
angle:
ume, Japanese apricot, Japanese plum
ĉeĥe:
strom japonského ovoce
ĉine:
梅子 [méizi], 梅 [méi], 槑 [méi]
finne:
ume, ume-puu
france:
abricotier japonais
germane:
Ume-Baum
hungare:
kínai kajszi
japane:
ウメ
katalune:
albercoquer japonés
latinece:
Prunus mume
nederlande:
ume-boom
pole:
morela japońska
ruse:
умэ
slovake:
slivka japonská (strom)
svede:
ume-träd
ukraine:
японська слива (дерево)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.