*umbilik/o MT

*umbiliko

1.
ANA Ronda kaveto meze de ventro de mamuloj, produktita de cikatro de la umbilika ŝnuro: via umbiliko estas kiel ronda pokalo, al kiu trinkaĵo ne mankas [1]; ĉe via naskiĝo, kiam vi estis naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon (umbilikan ŝnuron), oni ankaŭ ne lavis vin purige per akvo […] kaj ne vindis per vindaĵoj [2]; eta malsufiĉa bluzo kun profunda dekolto, kiu apenaŭ kaŝas la mamojn kaj lasas la umbilikan regionon tute nuda [3]; (figure) umbiliko de la agavo [4]; (figure) la landeto, kie situas tiu umbiliko de nia movado, la Centra Oficejo de UEA [5].
2.
(figure) Egoo: aperis ne malmultaj poetoj, kiuj ne rigardis nur al sia umbiliko [6]; ni renkontas esperantan poeton kies instinkta inspiro estas ne umbilikismaj rememoroj aŭ cerbostreĉaj lirikaĵoj, sed vivo en sia konkreto – sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj [7].
3.
BOT=hilumo
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 7:2
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:4
3. Monato, Albisturo Kvinke: Internacia miskompreno, 2010
4. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
5. Monato, Stefan Macgill: Satiro el la umbiliko, 2004
6. Monato, Carlo Minnaja: Du vivpoemaroj, 2005
7. Monato, Carlo Minnaja: Du vivpoemaroj, 2005
angle:
1. navel, belly button, umbilicus, tummy button
beloruse:
1. пупок 2. эга 3. рубчык (семя)
bretone:
1. begel
bulgare:
1. пъп
ĉeĥe:
1. pupík, jizva pupeční 3. pupek
finne:
1. napa (anat.) 3. (siemenen) arpi
france:
1. nombril, ombilic
germane:
1. Nabel 2. Nabel (Ego) 3. Hilum
hebree:
1. טבור("פופיק")
hispane:
1. ombligo
hungare:
köldök
ide:
1. umbiliko
indonezie:
1. pusar
inuktitute:
1. ᖃᓚᓯᖅ
itale:
1. ombelico
japane:
ヘそ, , 中心点 [ちゅうしんてん]
katalune:
llombrígol, melic 1. melic 3. hílum
nederlande:
1. navel 3. hilum, zaadnavel
okcidentfrise:
1. nâle
pole:
1. pępek 3. osadka
portugale:
1. umbigo
ruse:
1. пупок 3. рубчик
slovake:
1. pupok 3. pupok
svede:
1. navel
tibete:
ལྟེ་བ་

umbilikistino

(komune) Akuŝistino: ni lavu nin puraj, kvazaŭ ni estus venintaj el la viglaj manoj de la umbilikistino [8].
8. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
акушэрка
france:
accoucheuse
germane:
Hebamme

umbilika ŝnuro

ANA Membrana tubo, kuniganta feton kun placento: la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita [9]; ekde la 1600aj jaroj japanoj kutimas konservi umbilikŝnurojn por pruvi, ke infano ne estas adoptita [10].
angle:
umbilical cord
beloruse:
пупавіна
bretone:
funig ar begel
bulgare:
пъпна връв
ĉeĥe:
pupečník, pupeční šňůra
finne:
napanuora
france:
cordon ombilical
germane:
Nabelschnur
hebree:
חבל הטבור
hispane:
cordón umbilical
hungare:
köldökzsinór
indonezie:
tali pusar
itale:
cordone ombelicale
japane:
へその緒 [へそのお]
katalune:
cordó umbilical
nederlande:
navelstreng
pole:
pępowina
portugale:
cordão umbilical
ruse:
пуповина
svede:
navelsträng
ukraine:
пупковина

administraj notoj