ulul/i PV
ululi
(ntr)
- 1.
- Bleki kiel strigo aŭ noktuo: ĝemego elsaltis el ŝia buŝo, kvazaŭ iu fremda kriegus en ŝi, ŝi ululis [1]!
- 2.
- Bleki kiel sovaĝa hundo aŭ lupo: timinda lupo, ululante venas [2]! en la kaĝoj ululas ŝakaloj [3].
Rim.:
En PVEF „ululo “aperas kiel nomo por nizosimila strigo
(Surnia ulula), kies bleko estas laŭtiĝanta, ruliĝanta (‚perlanta‘) alta sono –
iom simila al la batalkrio atribuata al la indiĝenaj amerikanoj kaj
la sono kiun arabaj virinoj eligas ĉe festoj. Ŝakalbleko
eble ne tro diferencas, sed ke eĉ lupo ululas, ja iom surprizas.
[Wolfram Diestel]
- angle:
- 1. hoot 2. howl
- beloruse:
- 1. вухкаць 2. выць
- ĉeĥe:
- 1. houkat 2. výt
- ĉine:
- 2. 嚎 [háo], 号叫 [háojiào], 號叫 [háojiào]
- finne:
- 2. ulvoa, ulista
- france:
- 1. hululer 2. hurler (animal)
- germane:
- 1. schreien (Eule) 2. heulen (Wolf)
- hispane:
- 1. ulular 2. aullar
- hungare:
- 1. huhog 2. vonít, üvölt
- itale:
- 1. gridare (di rapace notturno), ululare (di rapace notturno) 2. gridare (ululare), ululare
- japane:
- 遠吠えをする [とおぼえをする], ほうほうと鳴く [ほうほうとなく], うなる
- katalune:
- udolar
- nederlande:
- 1. roepen 2. huilen
- perse:
- 1. هوهو کردن، جیغ کشیدن (جغد) 2. زوزه کشیدن
- pole:
- 1. hukać 2. wyć
- portugale:
- 2. uivar
- ruse:
- 1. ухать 2. выть
- slovake:
- húkať, zavýjať
- ukraine:
- вити (про вовка і т.п., тж про сирену), кричати, ухати (про сову і т.п.)
ululo
- Ago ululi, tia bleko: ekaŭdiĝis veaj ĝemoj, poste striga ululo [4]; kun besta, plorsingulta ululo ŝi falis genuen kaj klinis sian tutan korpon kvazaŭ ŝirme super la suĉinfanon [5].
4.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La fluidumo de la ĉiovido
5. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
5. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
- angle:
- ululation
- arabe:
- زغردة
- france:
- ululement
- germane:
- Ululation, Geheule (Sperbereule), Eulenruf
- hebree:
- צהלולים
- perse:
- کل کشیدن