*tritik/o
*tritiko

-
Greno el kies grajnoj oni faras blankan farunon,
genro el familio poacoj
(Triticum):
unugrajna tritiko;
dugrajna tritiko;
la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, ĉar ili estis malfrusezonaj
[1];
[por] viaj servantoj mi destinis dudek mil kor'ojn da draŝita tritiko
[2];
lia edzino pistis per ŝtono tritikon por plata kuko
[3];
virino kun […] harplektaĵoj blondaj kiel matura tritiko
[4];
Lambiko devas esti farata per nemaltiĝinta tritiko, aveno kaj hordea malto, kun
aldono de plurjara (malpli amara) lupolo
[5].
spelto
tritikalo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:32
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 2:10
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
4. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
5. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
6. User:Bluemoose, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Wheat_close-up.JPG

- angle:
- wheat
- beloruse:
- пшаніца
- bulgare:
- пшеница
- ĉeĥe:
- pšenice
- ĉine:
- 小麥 [xiǎomài], 小麦 [xiǎomài], 麥子 [màizi], 麦子 [màizi], 稞 [kē]
- france:
- blé
- germane:
- Weizen unugrajna ~o: Einkorn. dugrajna ~o: Emmer.
- hispane:
- trigo
- hungare:
- búza
- indonezie:
- gandum, terigu
- itale:
- grano (frumento), frumento, tritico
- japane:
- 小麦 [こむぎ], コムギ
- katalune:
- blat, forment (reg)
- latinece:
- Triticum
- nederlande:
- tarwe
- okcitane:
- blat
- pole:
- pszenica
- portugale:
- trigo
- ruse:
- пшеница
- slovake:
- pšenica
- svede:
- vete
- tibete:
- གྲོ་
- turke:
- buğday
- ukraine:
- пшениця
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.