traŭmatologi/o PIV1

traŭmatologio

MED Parto de kuracarto, precipe ĥirurgia, kiu koncernas gravajn vundojn, traŭmatojn: la scienco pri diversspecaj vundiĝoj kaj ilia trakto nomiĝas traŭmatologio [1]; la usona registaro malpermesis al usonaj kuracistoj partopreni la 20an Internacian Kongreson de Ortopedio kaj Traŭmatologio [2].
1. Vikipedio, artikolo „traŭmato“, 2008-05-13
2. M. Gutierrez González: Malspermesas Usono..., Radio Havano Kubo, 2009-09-27
angle:
traumatology
beloruse:
траўматалёгія
ĉine:
创伤学 [chuāngshāngxué], 創傷學 [chuāngshāngxué]
france:
traumatologie
itale:
traumatologia
nederlande:
traumatologie
pole:
traumatologia, chirurgia urazowa
ukraine:
травматологія

traŭmatologiisto

MED Fakulo pri traŭmatologio.
angle:
traumatologist
beloruse:
траўматоляг
france:
traumatologiste
itale:
traumatologo
nederlande:
traumatoloog
pole:
traumatolog, chirurg urazowy

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.