tragopog/oPIV1 , tragopogon/oPIV2
tragopogo, tragopogono
- 1.
La manĝebla radiko, eventuale foliaro de tragopogo2.
- 2.
Okcidentazia kaj eŭropa neligna vegetaĵo, jara aŭ dujara, kun ĉefradiko, mallarĝaj folioj; genro el familio Asteracoj (Tragopogon), tre proksima al skorzonero1: tragopogo ... havas kuriozan kutimon: la floro estas malfermita nur antaŭtagmeze [1]; ĉiujare ni indulgas, dum la falĉado en la fruktarba parto, nombron da purpuraj tragopogoj (Tragopogon porrifolius), dipsakoj, (Dipsacus pilosum kaj D. sylvestre) kaj kelkajn plantojn de lapo lanuga (Arctium tomentosum) [2].
1.
Sakari: Planto
de la semajno 1: tragopogo, Norda naturo, 2011-01-01
2. Johano: Ĝardenumado, [vidita en 2021]
2. Johano: Ĝardenumado, [vidita en 2021]
- beloruse:
- казлабарод
- france:
- salsifis
- latinece:
- 2. Tragopogon
- ukraine:
- козельці, козелець