9tortur/i

9torturi

(tr)
Kruele turmentegi por eltiri konfeson aŭ informon, aŭ por puni: mi vin […] ne submetos […] al korpa puno aŭ al torturo: tion ĉi […] la leĝo malpermesas [1]; ili revenis kaj ankoraŭfoje torturis la azianojn, per siaj najlobotoj stamfis sur la du viroj, kiuj ne povis defendi sin [2]; Tloaped ne multe ceremoniis, sed torturigis Jaguarpiedulon, kiu vole-nevole rakontis ĉion [3]; duono de la mondaj registaroj ankoraŭ enkarcerigas t.n. malliberulojn pro konscienco, kaj triono torturas siajn civitanojn [4].
1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto kvara
2. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
3. Szathmári: La guarbo
4. Máire McKay: Pri libroj ... kaj pri braceletoj, Monato, 1998/05, p. 10
angle:
torture
beloruse:
катаваць, мучыць
france:
torturer
germane:
foltern, martern, peinigen
hispane:
torturar
hungare:
kínoz, megkínoz
japane:
拷問する [ごうもんする]
katalune:
torturar
latine:
excrucio, are
nederlande:
martelen, folteren
pole:
torturować
portugale:
torturar
ruse:
пытать, истязать
ukraine:
піддавати тортурам, катувати, мучити

torturo

1.
JUR Kruela turmentego, al kiu oni submetas kondamniton por lin puni aŭ akuziton por devigi lin al konfeso: la vasta plimulto de ekzekutitoj ne estis sorĉistoj aŭ sorĉistinoj, sed homoj, kiuj konfesis nefaritajn krimojn sub premo de ekstremaj torturoj [5]; ĉiu tria arestito mortis pro torturoj, malsato aŭ pro sovaĝa klimato [6]; raportisto, kiu ĉe gazetara konferenco starigis demandon pri torturo, devas pruvi, ke la demando havas veran bazon [7].
2.
(figure) Fizika aŭ morala turmentego: jes, mi foriris, kaj tio estis la komenco de pluraj jaroj da agonio kaj torturo [8].
5. M. Boulton: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU 1996
6. Laimius Stražnickas: Ĉu finfine kompenso?, Monato, 2000/10, p. 7
7. Mori: Torturo... ĉu vere, Monato, 1998/05, p. 9
8. W. Green: Gantoj, Monato, 1997.5, p. 24a
angle:
torture
beloruse:
1. катаваньне 2. мука, пакута
ĉeĥe:
muka, mučení (výsledek), tortura, trýzeň, týrání
france:
torture
germane:
1. Folter, Marter, Tortur 2. Qual, Pein
hispane:
tortura
hungare:
kínzás, gyötérs 1. kínzás
japane:
拷問 [ごうもん], 責め苦 [せめく]
katalune:
tortura
latine:
tormentum, i, cruciatus, us, supplicium, ii
nederlande:
marteling, foltering
pole:
1. tortura 2. tortura
rumane:
tortură
ruse:
пытка, истязание
slovake:
muka, mučenie, tortúra
ukraine:
тортури, катування, мука

torturisto

Persono kiu laŭofice torturas: kvankam dekmiloj konsentis kun torturistoj, konfesante malvere nur tion, kion oni insistis ke ili konfesu, kelkaj konfesis pri flugado, sabatorgioj, koito kun demonoj [9].
9. M. Boulton: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU 1996
angle:
torturer
ĉeĥe:
kat provádějící mučení
france:
bourreau, tortionnaire
germane:
Folterknecht, Peiniger
hispane:
torturador
hungare:
kínvallató
japane:
拷問吏 [ごうもん吏], 拷問係 [ごうもんかかり]
katalune:
torturador
pole:
kat, siepacz
ruse:
палач, заплечных дел мастер
slovake:
mučiteľ

torturilo

Aranĝaĵo uzata por torturi: ili havis talenton por marteloj, hakiloj, glavoj, ponardoj, pioĉoj, tenajloj, kaj ĉiuj torturiloj [10].
10. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
ĉeĥe:
mučidlo, mučící nástroj
france:
instrument de torture
germane:
Folterwerkzeug
hungare:
kínzóeszköz, kínzószerszám
japane:
拷問具 [ごうもんぐ], 責め道具 [せめどうぐ]
katalune:
instrument de tortura
pole:
narzędzie tortur
ruse:
орудие пытки
slovake:
mučidlo
ukraine:
знаряддя для тортур

torturejo

Loko destinita por torturoj: la elizabetaj torturejoj en la Turo de Londono [11]; Ŝtatdefenda Oficejo, fakte torturejo por alipensantoj [12].
angle:
torture chamber
ĉeĥe:
mučírna
france:
salle de torture
germane:
Folterkammer, Marterpfahl
hungare:
kínzókamra
japane:
拷問部屋 [ごうもんへや]
katalune:
sala de tortura
pole:
sala tortur
ruse:
застенок, камера пыток
slovake:
mučiareň
ukraine:
катівня

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas dua fontindiko.