*torf/o

*torfo

MIN Spongeca substanco, samnatura kiel karbo, estiĝanta en marĉoj pro malkomponiĝo de vegetaĵoj, loke uzata kiel bruligaĵo: laŭ li, la konstrumetodo de la muroj, verŝajne faritaj el torfo, estas tipe nordnorvega [1].
1. G. MacAoidh: Frua irlanda migrado al Islando, Monato, 1998:7, p. 22a
angle:
 peat
beloruse:
 торф
ĉeĥe:
 rašelina
france:
 tourbe
germane:
 Torf
hispane:
 turba (sustancia)
hungare:
 tőzeg
katalune:
 torba
nederlande:
 turf
pole:
 torf
portugale:
 turfa
ruse:
 торф
slovake:
 rašelina
ukraine:
 торф

torfejo, torfokampo

EKOLGEOG Loko kie troviĝas torfamasoj: la torfokampoj estas la lokoj, kie kreskas la specoj de graminaco kaj ciperaco, kiuj ĉiujare amasigas siajn restaĵojn [2].
2. Ŝ. Hori: La Volvotigo de Amikeco, 1965
angle:
 peat bog
beloruse:
 тарфянік, тарфянішча
ĉeĥe:
 slatina, slatinné rašeliniště
france:
 tourbière
germane:
 Torfmoor
hispane:
 turbera
hungare:
 tőzegláp
katalune:
 torbera (jaciment)
nederlande:
 veenderij
pole:
 torfowisko
ruse:
 торфяник
slovake:
 rašelinisko, rašelinište
ukraine:
 торфовище, торфовисько

administraj notoj

~ejo, ~okampo: Mankas dua fontindiko.