*torĉ/o UV
*torĉo
-
Malnova kruda lumigilo konsistanta el tordita ŝnuro
aŭ ligna bastono ŝmirita per rezino, vakso aŭ peĉo:
la fiŝistoj kaptadis fiŝojn sur la maro ĉe lumo de torĉoj
[1];
ili tenis en la maldekstra mano la torĉojn, kaj en la dekstra la trumpetojn
[2];
(figure)
feliĉe jam en 1895 la torĉo (kp stafetbastono)
estis relevita de novaperaĵo: la revuo Lingvo
Internacia
[3];
(figure)
la plej populara el la kandidatoj […] transprenas la torĉon gvidi
la plej grandan organizon de nia Esperanta movado
[4];
torĉa procesio
[5].
poŝlampo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:20
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj

- angle:
- torch (burning stick)
- beloruse:
- паходня, факел, сьветач
- ĉine:
- 火把 [huǒbǎ], 炬 [jù], 火炬 [huǒjù], 松明 [sōngmíng], 熜 [zǒng], 有装饰的大烛台 [yǒuzhuāngshìdedàizhútái], 有裝飾的大燭台 [yǒuzhuāngshìdedàizhútái], 火榘 [huǒjǔ], 火矩 [huǒjǔ]
- france:
- torche
- germane:
- Fackel
- hispane:
- antorcha
- hungare:
- fáklya
- japane:
- たいまつ, トーチ, 光明 [こうみょう]
- katalune:
- torxa
- nederlande:
- toorts, fakkel
- pole:
- pochodnia
- portugale:
- tocha, facho, archote
- ruse:
- факел
- ukraine:
- смолоскип, факел, світоч
torĉingo, torĉujo
- Ringo aŭ tubeto fiksita ĉe muro en kiun oni povas starigi torĉon: en bronzaj torĉujoj, fiksitaj sur la kolonoj, brulis helaj torĉoj [6]; ĉie torĉingoj, lustroj, kandeloj kaj multbranĉaj kandelingoj, reflektataj de grandegaj speguloj [7].
6.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
7. Viktoro Hugo, trad. Valo: Legendo pri la Bela Pekopeno Kaj la Bela Boldura, XII. Priskribo de fia loĝejo, p. 48
7. Viktoro Hugo, trad. Valo: Legendo pri la Bela Pekopeno Kaj la Bela Boldura, XII. Priskribo de fia loĝejo, p. 48
- germane:
- Fackelhalter