tonik/o SPV

toniko

1.
MED Medikamento kun vigliga, fortiga efiko, kontraŭ korpa malforto: mi donu al ŝi tonikon por ŝin refortigi [1]; aprezata delonge kiel spirita toniko, priskribata kiel fonto de juneco […], mielo estas vaste uzata de homoj [2].
2.
KUI Refreŝiga ĥininhava amara klara limonado: mi iras al taverno kaj drinkas tekilon, aŭ ĝinon sen toniko [3].
HOM:toniko (muziko)
angle:
2. tonic water
beloruse:
1. тонік, танізуючы сродак
ĉeĥe:
tónika
france:
1. tonique (vira subst.) (subst.)
germane:
1. Tonikum 2. Tonicwasser
hungare:
1. erősítő(szer), tonizáló(szer)
itale:
1. tonico (sost.)
nederlande:
1. tonicum
pole:
1. tonik
portugale:
1. tônico
ruse:
1. тоник, тонизирующее средство
slovake:
tonikum

tonika

MED Vigliga, refortiga.
beloruse:
танізуючы
france:
tonique (adj.)
germane:
tonisch
hungare:
erősítő, tonizáló
itale:
tonico (agg.)
nederlande:
tonisch, versterkend, opwekkend
pole:
tonizujący
portugale:
tonificante
ruse:
тонизирующий

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.