Tokipon/o Viki

Tokipono

LIN Minimumisma planlingvo farita de Sonja Lang, unue publikigita en 2001 en la interreto: mirinda estas la rilato de amikeco inter Esperanto kaj Tokipono [1]; Tokipono, kun siaj malgranda vortaro kaj minimuma gramatiko, havas tre malsaman celon [ol Esperanto] [2].
1. Tokipona.info: toki pona en 76 ilustritaj lecionoj, Antaŭparolo verkita de Sonja Lang, 2013
2. tokipona.alinome.net: Kio estas Tokipono
angle:
Toki Pona
beloruse:
такіпона
ĉine:
道本语 [dàoběnyǔ]
france:
toki pona
germane:
Toki Pona
hebree:
טוקי פונה
hinde:
टोकि पोना
hispane:
toki pona
japane:
トキポナ [ときぽな]
koree:
도기보나
nederlande:
Toki Pona
norvege:
toki pona
ruse:
токипона
svede:
toki pona
taje:
ภาษาโทคิโพนา
tokipone:
toki pona
volapuke:
el Toki Pona

tokipona

De Tokipono, rilata al Tokipono, en Tokipono: la tokipona alfabeto konsistas el 14 literoj, el kiuj naŭ estas konsonantoj kaj kvin estas vokaloj [3]; jam aperas tokiponaj videaĵoj ĉe Youtube [4].
3. tokipona.alinome.net: Prononcado
4. Tokipona.info: Ĉefpaĝo
japane:
トキポナの [ときぽなの]
tokipone:
pi toki pona

tokiponigi

LIN Fari ion tokipona: ni tamen ne provu Tokiponigi Esperanton [5];
a)
Traduki tekston al Tokipono: mi komence tokiponigis la frazon jene [6]; inter aliaj estis [dum la Internacia Vespero] eĉ la fifama furorkanto Dek Bovinoj, tokiponigita [7].
b)
Adapti propran nomon al la tokipona sonsistemo: ĉu mi ĝuste tokiponigis jenajn nomojn? [8]; kelkaj (sed ne ĉiuj) citas nomojn ne tokiponigitajn [9].
5. Bertilo Wennergren: komento en Google-grupo La bona lingvo, 2007-03-28
6. seme li sin?: 2013-08-30
7. Georgo Ordish: Jes al JES (2), La Brita Esperantisto, printempo 2018
8. Oleg Izyumenko: La nomoj, 2002-10-16
9. Jim Henry: Baza Lecionaro de Tokipono, Leciono 7
angle:
1.a translate to Toki Pona 1.b tokiponize, tokiponise
germane:
1.a in Toki Pona übersetzen 1.b tokiponisieren
japane:
1.a トキポナに翻訳する [トキポナにほんやくする]
nederlande:
1.a naar Toki Pona vertalen 1.b tokiponiseren

tokiponigo

LIN Adapto de teksto aŭ propra nomo al Tokipono: Tosi estas tokiponigo de "Deutsche" [10]; ambaŭ Sipe kaj Sikipe estas bonaj laŭnormaj tokiponigoj de la albanaj vortoj shqip (/ʃcip/, la albana) kaj Shqipëri (/ʃcipəˈɾi/, Albanio) [11].
10. Jim Henry: Baza Lecionaro de Tokipono, Leciono 7
11. jan Pensa: Lingvonomoj - Rimarkoj
angle:
Toki Pona translation, tokiponization, tokiponisation

tokiponisto

Parolanto de Tokipono: marde dum tiu ĉi IJK tokiponistoj instruis tokiponon al aliuloj pere de Esperanto [12]; [Sonja Lang] estas esperantistino kaj multaj aliaj tokiponistoj estas ankaŭ esperantistoj [13].
angle:
tokiponist, Toki Pona speaker
france:
tokiponiste
germane:
Tokiponist, Toki-Pona-Sprecher
hispane:
tokiponista
japane:
トキポナ使用者 [ときぽなしようしゃ]
nederlande:
tokiponist, Toki Pona-spreker
ruse:
токипонист
tokipone:
jan pi toki pona

administraj notoj

t~igi: Mankas verkindiko en fonto.
t~igo: Mankas verkindiko en fonto.