tofu/o, toŭfu/o, tohu/o

tofuo Viki , toŭfuo EncJap , tohuo PIV1

KUI
Sojkazeo: sojlakto trinkeblas aŭ povas servi kiel materialo por prepari tofuon [1]; terpomojn, pastaĵojn kaj rizon anstataŭigu per legomoj, fabacoj, fungoj, tofuo [2]; multaj homoj asertis ke sojfaboj en Azio estis historie uzitaj nur post fermentada procezo, […] tamen […] ekzistas signoj de konsumo de tohuo kiu datiĝas al 220 [3]; ni ja sciis, kio estas toŭfuo, misoo, getaoj [4].
Rim.: „Tofuo“ estas la plej internacia formo de la termino; „sojkazeo“, la plej neŭtrala kaj radikŝpara. La formo „toŭfuo“ estas ŝuldata al la ĉina prononco kaj „tohuo“, al la prononco japana. La formo „toŭfuo“ estas evitinda laŭ malrekomendo de la Akademio de Esperanto [5] (ĉar la kombino „oŭ“ estas fonotakse fremda al Esperanto). Nuntempe ĉiuj ĉi tiuj formoj aperas en diversaj vortaroj kaj verkoj.
1. Le Thi Cao Truong: Esperantista vegetarano, jaro 2008, p. 23
2. Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon
3. Vikipedio, Sojfabo
4. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Japanio tra homoj
5. Deklaro pri la Esperanta litero ŭ, 2023-04-09
angle:
tofu, bean curd
beloruse:
тофу
bulgare:
тофу
ĉeĥe:
tofu
ĉine:
豆腐 [dòufu]
france:
tofu
germane:
Tofu, Sojabohnenpaste, Sojabrei
hungare:
szójasajt, tofu
indonezie:
tahu (makanan)
japane:
豆腐 [とうふ]
katalune:
tofu
nederlande:
tofoe, sojakaas
perse:
توفو، پنیر سویا
pole:
serek tofu
portugale:
tofu
ruse:
тофу
slovake:
tofu
ukraine:
тофу, соєвий сир

administraj notoj