fonotaks/o Viki , fonotaktik/o
fonotakso, fonotaktiko
Propra al koncerna lingvo aro da reguloj, limigantaj
kombineblon de parolsonoj en diversaj pozicioj ene de silabo
aŭ vorto:
La anglalingvaj (kaj esperantaj) artikoloj pri la
kombineblo de fonemoj (kutime nomata fonotakso) emas
konfuzi la du konceptojn: fakte neatestitajn kaj fonotakse
maleblajn kombinojn
[1];
En la fonologia parto, Sibawayh ...
prezentas detalan analizon de ĉiuj faktaj kaj teorie eblaj
kombinaĵoj de ĉi tiuj fonemoj por formi silabojn kaj
vortojn (kio estas konata sub la faktermino „fonotakso“ laŭ
la hodiaŭa lingvistika terminaro)
[2];
… branĉo de lingvoscienco, kiu esploras la
eblajn kombinojn de fonemoj, i.a. en silabojn …
nomiĝas fonotaktiko, kaj estas interese
rimarki, ke pluraj lingvoj havas tre postulemajn
silaborilatajn fonotaktikajn regulojn
[3].
Rim.:
La vorto „fonotakso“ devenas el la grekaj φωνή (sono) kaj τάξις
(aranĝo, ordo), sume „sonaranĝo“. Ĝi do similas, enhave kaj
forme, al „sintakso“ (de la greka
σύν-ταξις, t.e. kun·aranĝo, kun·ordigo [de frazmembroj]).
La formo „fonotaktiko“ paŭsas la nelogikan terminon anglan.
Anglalingve la vorto responda al „sintakso“ estas “syntax”,
samforma kiel la termino esperanta; sed la respondan adjektivon
la angla formas per adjektivigo de la greka radiko:
τακτικός (aranĝa, rilata al aranĝo) — do, „syntactic“.
Ĝuste tiun formon adjektivan la angla terminaro uzas por formi
la koncernajn terminojn fonologiajn — ĉi-okaze ne nur
adjektivan (phonotactic), sed ankaŭ la substantivan (phonotactics).
Esperanto estas lingvo pli kohera kaj sistemema, „sintaktika“
povas aperi en ĝi nur kiel eraro de komencanto; tial pro la
kohero preferindas la formo „fonotakso“.
[Sergio Pokrovskij]
1.
Sergio Pokrovskij: Duonvokaloj kaj diftongoj, „Lingva kritiko“, 2014-01-21
2. Florian Coulmas, tr. Jan P. Sandel: Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra la historio, Mondial, 2023, p. 62.
3. Marc Bavant: Silabo kaj silabado, Lingva kritiko
2. Florian Coulmas, tr. Jan P. Sandel: Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra la historio, Mondial, 2023, p. 62.
3. Marc Bavant: Silabo kaj silabado, Lingva kritiko
- angle:
- phonotactics
- beloruse:
- фанатактыка
- finne:
- fonotaksi
- france:
- phonotaxe, phonotactique
- germane:
- Phonotaktik
- itale:
- fonotassi
- nederlande:
- fonotaxis
- pole:
- fonotaktyka
- ruse:
- фонотактика, фонотаксис