*tine/o

*tineo

ZOO
Genroj el familio tineedoj (Tinea, kaj parencaj genroj), malgranda papilio, kies larvoj manĝas lanon, ŝtofojn, peltojn: vesto dismanĝita de tineoj [1]; lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj [2]; ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas [3]; floraĵoj molaj kiel flugiloj de tineoj kaj ankoraŭ multe pli delikataj [4]; odoris je polvo kaj tineobuloj [5]; en Aŭstrio kaj ĉirkaŭaj landoj la minista tineo ĉiun someron brunigas la foliojn de hipokaŝtanoj [6]; tiu maizo […] enhavas genon, kiu protektas la planton kontraŭ damaĝoj, kiujn kaŭzas eta tineo kun la scienca nomo Ostrinia nubilalis [7].

tineo (Tinea semifulvella), Søborg, Danujo
CC BY 2.0  [8]

minista tineo (Cameraria ohridella)
CC-BY-SA-3.0  [9]
angle:
clothes-moth, tineid
beloruse:
моль
ĉeĥe:
tinea
france:
mite
germane:
Motte minista ~o: Miniermotte.
hungare:
moly
indonezie:
ngengat
japane:
イガ
katalune:
arna
latinece:
Tinea minista ~o: Cameraria ohridella.
nederlande:
mot
pole:
mól
portugale:
traça, tínea
ruse:
моль (насекомое)
slovake:
moľa
ukraine:
міль

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.