tifa/o NePiv

tifao

BOT Kano vivanta ĉe marĉoj de mezvarmaj kaj varmaj landoj, dense kreskanta sur kuŝaj radikoj, genro el familio tifaacoj (Typha): ĉe nia kampara domo ni posedas lageton, dense ĉirkaŭitan de fragmito kaj tifao sur preskaŭ sia tuta bordo [1]; junulinoj portis garbojn de tifaoj [2].
1. P. Neergaard: La Vivo de la Plantoj, Régulo, 1957
2. Ĉiri J., trad. Traduka Grupo en Hokkajda Esperanto-Ligo: Ainaj Jukaroj, 1989
angle:
 cattail, bulrush
bulgare:
 папур
france:
 massette
germane:
 Rohrkolben
katalune:
 boga
latinece:
Typha
nederlande:
 lisdodde
pole:
 pałka wodna
ukraine:
 рогіз, рогоза

administraj notoj