*17telegraf/o
*telegrafo
↝ 
Aparato por transsendi per videblaj aŭ skribitaj signoj sciigojn ĝis granda distanco kaj tiel havigi al iu telegramon: la skribado de unu sono per du literoj estas tute ne logika […] sed ni ĝin uzas nur […] por doni al ĉiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo [1]; la interkomunikiĝo de la popoloj per la telegrafoj, vaporŝipoj kaj fervojoj grandiĝis en maniero neniam supozita FK .
1.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
- angle:
- telegraph
- beloruse:
- тэлеграф
- bulgare:
- телеграф
- ĉeĥe:
- telegraf
- france:
- télégraphe
- germane:
- Telegraph
- hispane:
- telégrafo
- hungare:
- távíró(készülék), telegráf
- indonezie:
- telegraf
- katalune:
- telègraf
- nederlande:
- telegraaf
- pole:
- telegraf
- portugale:
- telégrafo
- ruse:
- телеграф
- slovake:
- pošta, telefón, telegraf
telegrafi ↝
(tr)
- Sciigi per telegrafo: la aerŝipo alvenas, ĝi estas plena de vojaĝantoj, […] la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis, kiel granda estas la aera karavano [2]; li telegrafas: „hodiaŭ matene sepa filino naskita“ FK .
2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
- angle:
- telegraph
- beloruse:
- тэлеграфаваць
- bulgare:
- телеграфирам
- ĉeĥe:
- telegrafovat
- france:
- télégraphier
- germane:
- telegraphieren
- hungare:
- táviratozik
- katalune:
- telegrafiar
- nederlande:
- telegraferen
- pole:
- telegrafować
- portugale:
- telegrafar
- ruse:
- телеграфировать
- slovake:
- poslať telegram, telegrafovať
*telegrafe
- Per la telegrafo: Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [3]; modesta estas nia kunveno […] la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj [4]; ni sendu telegrafe nian diversgentan saluton al la regnestro de la lando, kies gastoj ni estas [5].
3.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
- germane:
- telegraphisch
telegrafejo
- france:
- bureau du télégraphe
- germane:
- Telegraphenamt
telegrafisto 
- france:
- télégraphiste
- germane:
- Telegraphist
elektra telegrafo
↝ 
Telegrafo kiu komunikas per sendo de kodaj elektraj impulsoj tra kablo: en 1832 Samuel Mors inventis elektran telegrafon [10]; elektra telegrafado: povas esti montra aŭ skriba [11].
10.
S. Dobrowolski, A. Zejdler: Homoj ĉiam serĉis la komunan lingvon,
8-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, 2007
11. Vikipedio, Telegrafo
11. Vikipedio, Telegrafo
- france:
- télégraphe électrique
- germane:
- elektrischer Telegraph
fototelegrafi ↝
(arkaismo) Distance transsendi bildon per elektraj kurentoj aŭ elektromagnetaj ondoj, nun anstataŭita de: faksi.
Rim.: Ne konfuzu kun: telefotografi.
- angle:
- to phototelegraph
- france:
- bélinographier, télautographier
- hungare:
- képtáviratozik, fényképet továbbít, fototelegrafál
- katalune:
- fototelegrafiar
- portugale:
- fototelegrafar
- ruse:
- фототелеграфировать, пересылать по фототелеграфу
optika telegrafo ↝
Telegrafo kiu komunikas per observo kaj ripeto de videblaj signaloj inter sinsekvaj signalejoj: en 1787 hungara dirigento József Chudy inventis optikan telegrafon, li kreis ĉenon el domoj kun 10 fenestroj [kaj] kodon por la fenestroj [12]; en 1792 Chappe (ŝapp) eltrovis optikan telegrafon, kiu etendiĝis en Francio [13]; en la antikva tempo per torĉo aŭ fumo oni sendis mesaĝojn (optika telegrafado) [14].
- france:
- télégraphe optique
- germane:
- optischer Telegraph