2talk/o

talko

Blanka brila pulvoreca mineralo, Mg3[Si4O10(OH)2], grasa ĉe palpado, uzata en medicino por pudroj ktp. Steatito (sapŝtono) konsistas precipe el talko: la Ardezaj Alpoj havas stokejojn de fero- kaj kuproerco, magnezito, grafito kaj talko [1]; plej[ ]ofte la tajlorkreto estas el talko [2].
beloruse:
тальк
ĉeĥe:
klouzek, mastek, talek
france:
talc
germane:
Talk, Talkum
hungare:
síkpor, talkum
japane:
滑石 [かっせき], タルカムパウダー
katalune:
talc
nederlande:
talk
pole:
talk
portugale:
talco
ruse:
тальк
slovake:
mastenec, talek
svede:
talk
ukraine:
тальк

administraj notoj