ŝibolet/o

ŝiboleto

BIBLIN
Ruza rimedo por malkaŝi anon de kontraŭstara grupo: du ŝiboletoj de Cherpillod trakuras la tutan libron: „esperantofono” – eble pravigebla etimologie, tamen ne morfologie – anstataŭ „Esperanto-parolanto” kaj „uson-angla” anstataŭ „usona angla” aŭ tute simple „angla” [1]; subspeco de langrompilo estas ŝiboleto, nome frazo el unu lingvo kiu estas malfacila al persono, kiu ne parolas ĉi tiun lingvon [2]; la prononco de la vokalo „o“ kiel diftongo „oŭ“ en Esperanto estas vaste parodiata ŝiboleto de anglalingvanoj [3]. VD:pasvorto
Rim.: Laŭ la Malnova testamento, Juĝistoj 12:5-6, Gileadanoj rekonis la malamikajn Efraimidojn laŭ misprononco de la vorto Ŝibolet, hebree שיבולת.
angle:
shibboleth
france:
shibboleth
germane:
Schibboleth
hispane:
sibbólet
nederlande:
sjibbolet
ruse:
шибболет
svede:
schibbolet
ukraine:
шиболет, каверза, підступ

administraj notoj