ŝer/o

ŝero

GEOG
Roka insuleto formita dum la glaciepoko, ofte aperantaj grupe ĉe skandinavaj kaj kanadaj bordoj: la malnova drinkrondo de Novponto […] povos trankvile resti apud la forno, eĉ se fariĝos iom varme inter la ŝeroj kaj en la marbordaj provincoj [1]; vi sendube povus oferi kelkajn nudajn ŝerojn […], kie ni povus resti en paco [2].

ŝeroj ĉe Naantali, Finnlando
CC BY 2.5  [3]
1. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo, ĉap. 5
2. La Ondo de Esperanto, Lagerlöf, Selma, trad. Sten Johansson: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson
3. Plenz, 15 October 2006, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lempisaari,_Naantali,_Finland..jpg
angle:
skerry
beloruse:
шхэра
france:
écueil
germane:
Schäre
islande:
sker
norvege:
skjær
pole:
szkier
svede:
skär
ukraine:
шхер

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.