subsidiar/a
subsidiara
- Kiu helpe funkcias, se la normala rimedo ne funkcias: la Ekonomia kaj Socia Konsilio povas atentigi la aliajn organojn de la Unuiĝintaj Nacioj, iliajn subsidiarajn organojn kaj interesitajn specialajn instituciojn, kiuj okupiĝas pri liverado de teĥnika helpo [1] vic-1
1.
Unuiĝintaj Nacioj, trad. -:
Internacia pakto pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj
rajtoj, [vidita en 2011]
- beloruse:
- субсыдыярны
- ĉine:
- 輔 [fǔ], 辅 [fǔ]
- france:
- subsidiaire
- pole:
- subsydialny, posiłkowy
subsidiareco
- Aranĝo, laŭ kiu loka aŭtoritato regas, kaj pli alta aŭ vasta aŭtoritato surprenas nur tiujn aferojn, kiujn la loka ne kapablas trakti: tiu stat-raporto ... atenteme raportos pri la minoritatoj kaj respektos la principojn de subsidiareco [2].
2.
Eŭropo Demokratio Esperanto:
Nia programo, [vidita en 2011]
- beloruse:
- субсыдыярнасьць
- france:
- subsidiarité
- pole:
- subsydiarność