*sturn/o

*sturno

ZOO Nigra birdo kun metaleca brilo, rapida flugo, kapabla imiti kantojn, bruojn, parolon; genro el la familio sturnedoj (Sturnus): la sturno fajfis en la malgranda verda kaĝo super la fenestro [1]; la majstro povosciis fajfi kiel la nigra sturno [2]; oni kutimis konstrui kestojn por sturnoj kaj fiksi ilin sur apudhejma betultrunko [3]; mi […] vidas turfalkon, kiu ĵus kaptis sturnon [4]; en tiu kavo havis la sturno siajn idojn [5].
juna sturno (Sturnus vulgaris) kun plumaro ŝanĝiĝanta por vintro, San Francisco, Kalifornio, Usono
CC BY 2.0  [6]
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
3. Monato, Saliko: Nestokestoj
4. Monato, Walter Klag: Brutalaj birdoj
5. J. Kozarac, trad. D. Klobučar: Slavonia Arbaro, Kroata Esperanto-Ligo, 2006
6. Ingrid Taylar, originalo ĉe Flickr kiel „Growing Up“: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Sturnus_vulgaris_-California-8.jpg
angle:
starling
beloruse:
шпак
bulgare:
обикновен скорец
ĉeĥe:
špaček
ĉine:
椋鳥 [liángniǎo], 椋鸟 [liángniǎo]
france:
étourneau
germane:
Star
hispane:
estornino
hungare:
seregély
japane:
ムクドリ [むくどり]
latinece:
Sturnus
nederlande:
spreeuw
pole:
szpak
ruse:
скворец
slovake:
škorec
ukraine:
шпак

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.