*step/o PV

*stepo

1.
GEOG Senarbara regiono kun herbeca vegetaĵaro en moderaj kaj subtropikaj klimatzonoj de la norda kaj suda duongloboj; en Eŭrazio la Granda Stepo etendiĝas latitude, de Mongolujo ĝis Hungarujo; en la Amerikoj, meridiane, suden de Montano kaj norden ekde Argentino (prerio, pampo); ankaŭ en Orienta Azio kaj Aŭstralio: ĉi tie la sovaĝaj ĉevaloj galopas tra la vastaj stepoj, kiel ni tion vidis en nia infaneco [1]; Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo [2].
2.
GEOG Simila altozono en montaro.
angle:
steppe
beloruse:
стэп
bulgare:
степ
ĉeĥe:
step (porost)
ĉine:
草原 [cǎoyuán], 沙地 [shāde]
france:
steppe
germane:
Steppe
hispane:
estepa
hungare:
sztyepp, füves puszta
japane:
ステップ
nederlande:
steppe
pole:
step
ruse:
степь
slovake:
step
svede:
stäpp, hed
ukraine:
степ

stepano

Loĝanto de stepo. VD:nomado
beloruse:
стэпняк
bulgare:
степен обитател
germane:
Steppenbewohner
hungare:
sztyeppelakó
pole:
mieszkaniec stepu
ruse:
степняк

arbarstepo

GEOG Regiono en kiu stepo alternas kun arbaro.
angle:
wooded steppe
beloruse:
лесастэп
ĉeĥe:
lesostep
france:
steppe arborée
germane:
Waldsteppe
hungare:
erdős sztyepp, erdős puszta
pole:
lasostep
ruse:
лесостепь
slovake:
lesostep

administraj notoj

~ano: Mankas dua fontindiko.
~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
arbar~o: Mankas dua fontindiko.
arbar~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.