stele/o PVEF
steleo

Unuŝtona monumento kun
memorigaj skribaj aŭ simbolaj gravuraĵoj:
ĉiuj oblongaj kaj cilindraj ŝtonpecoj starigitaj surtere
[…] kun gravurita skribaĵo estas rigardataj kiel
ĉinaj steleoj
[1];
oni trovis sur la greka insulo Lemnos […] du apartajn surskribojn,
kiuj troviĝis sur la sama steleo
[2];
en ĝiaj muroj eblas vidi enkonstruitajn steleojn
[3].
monolito,
obelisko,
tomboŝtono
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru tomboŝtono, religia ŝtono, memorŝtono, markoŝtono.
1.
Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „Antikvaj Steleoj“, p.
131a
2. Monato, Roberto Pigro: Italio plurlingva: la deveno de la etruska, 2012
3. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a
2. Monato, Roberto Pigro: Italio plurlingva: la deveno de la etruska, 2012
3. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a
- angle:
- stele
- beloruse:
- стэла
- ĉeĥe:
- náhrobní kámen, stéla
- ĉine:
- 石碑 [shíbēi], 碑 [bēi], 碑石 [bēishí], 碣 [jié]
- france:
- stèle
- germane:
- Stele
- hungare:
- sztélé
- japane:
- 石柱 [せきちゅう], 石碑 [せきひ]
- katalune:
- estela (arqueol.)
- portugale:
- estela (pilar)
- slovake:
- náhrobný kameň, stéla
- ukraine:
- стела, центральний циліндр (у корі)