1statu/o

statuo

BELA Tutreliefa artaĵo el fortika materialo, ofte figuranta homon aŭ beston: ili konstruis al si altaĵojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto [1]; ne adoru iliajn diojn […], sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn [2]; li incensis la statuojn de l' dioj, kiuj staris en du vicoj, ĉe ambaŭ flankoj [3]; Amalio staras muta kaj rigida kiel statuo [4]; antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de statuoj Marta ; la statuon de la sanktulo oni reportas al la preĝejo [5]. VD:plastiko, skulptarto
angle:
statue
beloruse:
статуя
ĉeĥe:
socha, statue, štátue
ĉine:
塑像 [sùxiàng], 雕像 [diāoxiàng]
france:
statue
germane:
Standbild, Statue
hispane:
estatua
hungare:
szobor
indonezie:
patung
japane:
立像 [りつぞう], 彫像 [ちょうぞう]
nederlande:
standbeeld
pole:
posąg, statua
ruse:
статуя
slovake:
socha
svede:
staty
tibete:
སྐུ་
turke:
heykel, yontu
ukraine:
статуя

statuisto

BELA Artisto kiu faras statuojn: tiu […] havis la plej beletan piedon, la plej maldikan maleolon, la plej bone desegnitan kaj elegantan kruron, kiujn oni povus prezenti kiel modelon al statuisto [6].
6. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
angle:
sculptor (of statues)
france:
statuaire

administraj notoj

~isto : Mankas dua fontindiko.