sputnik/o
sputniko
- Kosma aparato rivoluanta laŭ orbito ĉirkaŭ Tero aŭ alia astro; satelito: komunika, esplora, meteologia, spiona sputniko; Grand Dictionnaire Espéranto-Français aperis en oktobro 1957, samtempe kun la unua sovetia sputniko [1]; oni ne povas enorbitigi sputnikojn pere de pulvo [2]! en la lastaj 10 jaroj Ĉinio jam sukcese pafis 27 sputnikojn por pli ol 10 landoj [3]; sian 250-jariĝon la universitato renkontos per […] lanĉo de esplora sputniko [4].
1.
La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov : Gaston Waringhien ― Omaĝo
2. Donald J. Harlow: Noveveninto, Norda Prismo, 1963:1
3. Ĉina Radio Internacia, 2002-11-08
4. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Universitata festojaro, 2004
2. Donald J. Harlow: Noveveninto, Norda Prismo, 1963:1
3. Ĉina Radio Internacia, 2002-11-08
4. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Universitata festojaro, 2004
- angle:
- satellite
- beloruse:
- спадарожнік (штучны)
- ĉeĥe:
- sputnik, umělá družice
- ĉine:
- 上星 [shàngxīng], 卫星一号 [wèixīngyīhào], 衛星一號 [wèixīngyīhào]
- france:
- satellite (artificiel)
- germane:
- Sputnik
- hispane:
- satélite artificial
- hungare:
- műhold, szputnyik
- itale:
- satellite artificiale
- pole:
- sputnik
- portugale:
- satélite
- ruse:
- спутник (искусственный)
- slovake:
- sputnik, umelá družica
- ukraine:
- супутник (штучний)
sputnika
- Rilata al sputniko, funkcianta per sputniko: sputnika anteno, telefono, televido; en 1985 oficisto de Unesko rimarkis la miraklan regionon pere de sputnikaj fotoj kaj malsekretigis ĝin al la mondo [5].
- beloruse:
- спадарожнікавы
- france:
- satellitaire
- hungare:
- műholdas
- itale:
- satellitare
- pole:
- sputnikowy
- ruse:
- спутниковый