*spin/o PV
*spino
- 1.
- Tuto de la sinsekvaj vertebroj formantaj la dorsan parton de la skeleto ĉe la vertebruloj, t.e. vertebraro: en la lernejo ili tiel batis lin per bastonoj, ke krakis lia spino [1]; la malfeliĉulo […] rompis sian spinon en la regiono de kolaj vertebroj ChL ; [la] sonoro […estis] mistera, io dolora, io fantoma, io nepriskribeble spinvibriga KKr ; la nura mencio frostigas mian spinon KrM ; laŭ la tuta spino suprenrampas terura percepto, kvazaŭ iu elborus la spinan medolon MortulŜip ;
- 2.
- (figure) Precipa akso, plej grava linio de io: ĉu vi memoras la spinon de la Movado? [2]; la libroj havas belan spinon, orumitajn kovrilojn kaj folio-eĝojn [3]; etaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj la metiistoj ― spino de la germana ekonomio [4]; la du ĉenoj de DNA: la rubandoj estas la spinoj de la ĉenoj, alternaj fosfataj kaj desoksiribozaj grupoj [5].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
2. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
3. Monato, Finnlando ― Libro-arto
4. Stefan Maul: Majstroverko, sed nur taktika, Monato, 2000/10, p. 8
5. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
2. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
3. Monato, Finnlando ― Libro-arto
4. Stefan Maul: Majstroverko, sed nur taktika, Monato, 2000/10, p. 8
5. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
- angle:
- backbone 1. spine, spinal column
- beloruse:
- 1. пазваночнік, хрыбет 2. хрыбет
- ĉeĥe:
- páteř
- ĉine:
- 中坚 [zhōngjiān], 中堅 [zhōngjiān], 脊梁 [jǐliáng], 脊梁骨 [jǐlianggǔ], 脊椎 [jǐzhuī], 脊骨 [jǐgǔ], 膂 [lǔ:], 主干线 [zhǔgànxiàn], 主幹線 [zhǔgànxiàn]
- france:
- 1. colonne vertébrale, épine dorsale, rachis
- germane:
- 1. Rückgrat
- hispane:
- 1. columna vertebral 2. columna vertebral (fig.)
- itale:
- 1. colonna vertebrale, spina dorsale
- japane:
- スピン
- nederlande:
- 1. ruggegraat
- perse:
- ستون فقرات
- pole:
- 1. kręgosłup
- portugale:
- 1. espinha dorsal
- ruse:
- 1. позвоночник, хребет 2. хребет
- slovake:
- chrbtica, chrbtová kosť
- ukraine:
- хребет, гребінь (гори)