Spartak/o

Spartako

PERS
Latine Spartacus, romia sklavo kaj gladiatoro, kiu gvidis ribeladon de sklavoj de 73 ĝis 71 a.K.: rememoru la filmon pri la ribelo de Spartako [1]; ni vidas la imperion, do, kvazaŭ desube, eĉ en la diversaj romanoj pri Spartako kaj la ribelintaj sklavoj mankas fakte tiu perspektivo [2].
1. Araneo: La manĝilo en retrospektivo, Monato, 2002/05, p. 24-25
2. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
angle:
Spartacus
beloruse:
Спартак
ĉine:
斯巴达克斯 [sībādákèsī], 斯巴達剋斯 [sībādákèsī]
france:
Spartacus
germane:
Spartakus
japane:
スパルタクス
latinece:
Spartacus
nederlande:
Spartacus
pole:
Spartakus
ukraine:
Спартак

Spartakisto, Spartakano

HIS
Ano de Spartako-Ligo: la bierejo ĉiam estis konata pro siaj revoluciaj vizitantoj […] spartakanoj, komunistoj, ruĝfrontbatalanto Metrop ; ĉirkaŭ kristnasko de la jaro 1918 en Munkeno, la revoluciaj laboristoj kun Erich Mühsam kaj la spartakistoj atakas la social-demokratan registaron MortulŜip ; ili ĵus aliĝis al la tute nova Komunista Partio de Germanujo kaj vidis la mortigan dispremadon de la spartakista revolucio [3].
3. Relegi la rusan revolucion, Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019
beloruse:
чалец Зьвяза Спартака, спартакіст
germane:
Spartakist
pole:
członek powstania Spartakusa w Niemczech

Spartako-Ligo

HIS
Socialisma revolucia unuiĝo de 1916 - 1918 celanta la fondadon de germana respubliko: kelkajn tagojn post la sanga subpremo de la januarribelo, la 15-an de januaro 1919, taĉmento […] arestis la gvidantojn de la Spartako-Ligo Roza Luksemburgo kaj Karlo Libkneĥto [4].
4. Ruĝaj lumoj, Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016
angle:
Spartacus League
beloruse:
Зьвяз Спартака
ĉine:
斯巴达克同盟 [sībādákètóngméng], 斯巴達克同盟 [sībādákètóngméng]
france:
Ligue spartakiste
germane:
Spartakusbund
pole:
Związek Spartakusa

administraj notoj

~o-Ligo : Mankas dua fontindiko.