*7Sofi/o, Zofi/o
*Sofio, Zofio
Virina antaŭnomo grekdevena: en la puplito kuŝis ŝia pupo Sofio kaj dormis, sed la malgranda Ida diris al ŝi: bedaŭrinde vi devas leviĝi, Sofio, kaj ne esti malkontenta, ke hodiaŭ nokte vi kuŝos en la tirkesto [1]; Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj [2]; edziĝe li prenu Zofion, ⫽ Edukatan de via moŝt’ [3]; ni ne povas ja forigi la hieraŭ akceptitan fraŭlino Sofion Marta ; lia filino Sofio forestis en Ĥarkov, kiel kuracistino VivZam .
Rim.:
Sofio nomiĝas ankaŭ la ĉefurbo de Bulgarujo.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
3. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro III.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
3. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro III.
- angle:
- Sofia, Sophia, Sophie
- beloruse:
- Соф’я, Сафія
- ĉine:
- 苏菲 [Sūfēi], 蘇菲 [Sūfēi], 索菲 [suǒfēi]
- france:
- Sofia, Sophia, Sophie
- germane:
- Sophie
- japane:
- ソフィア
- pole:
- Zofia
- ukraine:
- Софія (ім’я), Софія (столиця)
*Sofinjo, Sonjo, Zonjo
- Karesa diminutivo de Sofio: Johanon, […] kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), […] kaj Sonjo (aŭ Sofinjo). [4]; ne foriru, Sonjo! kriis Janjo, ne foriru! Marta ; Zonjo saltis, manplaŭdis [5].
4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
5. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro V.
5. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro V.
- angle:
- Sophie, Sonya, Sonia
- beloruse:
- Зоська, Соня
- france:
- Soph'
- germane:
- Sonja
- pole:
- Zosia
- ukraine:
- Софійка, Соня, Зося