Slavon/oPIV
Slavono
-
Komuna literatura lingvo de la sudaj
slavoj (9–18 jc),
orientaj slavoj (10–18 jc), moravoj kaj ĉeĥoj (9–11 jc),
rumanoj kaj moldavoj (14–18 jc), plu uzata de la ortodokse
kristanaj slavoj kiel lingvo religia:
inter la lokaj variaĵoj de Slavono menciindas la
orientslava, bulgara, makedona, serba, kroata-glagolica,
ĉeĥa kaj rumana;
dum almenaŭ sep jarcentoj Slavono estis la literatura lingvo de la ortodoksiaj
slavoj kaj rumanoj
[1].
Rim.: Dum longa tempo Slavono estis la ĉefa aŭ eĉ sola literatura lingvo de pluraj slavaj popoloj, kaj oni rigardis kaj nomis ĝin la slava. Post la 18a jc la nocio slava lingvo iĝis supernocio ara, kaj por eviti konfuzon, oni komencis uzadi diversajn adjektivojn, por neprigi la sencon individuan: la klasikan Slavonon de la frua periodo iuj nomas „malnovslava“ (kvankam logike parolante, malnovrusa ankaŭ estis unu el malnovslavaj lingvoj), kaj la tuton da lokaj variaĵoj de Slavono en pli malfruaj epokoj, „eklezislava lingvo“ (ankaŭ malĝuste, ĉar ĝi krome estis la lingvo de scienco, diplomatio kaj politikaj pamfletoj). Krome, la lingvanoj mem ĉiam konsciis Slavonon kiel unu kontinuan tuton, ekde la Praslavono cirila-metodia ĝis la sinoda Slavono de la elizabeta Biblio. En Esperanto tiaj mallertaj elturniĝoj estas nenecesaj kaj nerekomendindaj. [Sergio Pokrovskij]
1.
La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
- angle:
- Church Slav(on)ic, Slavonic (US)
- beloruse:
- стараславянская мова
- ĉine:
- 古教会斯拉夫语 [gǔjiàohuìsīlāfūyǔ], 古教會斯拉夫語 [gǔjiàohuìsīlāfūyǔ], 教会斯拉夫语 [jiàohuìsīlāfūyǔ], 教會斯拉夫語 [jiàohuìsīlāfūyǔ]
- france:
- Slavon, vieux slave
- germane:
- Altbulgarisch, Altkirchenslawisch, Altkirchenslavisch [fak], Kirchenslawisch, Kirchenslavisch [fak]
- hungare:
- ószláv, egyházi szláv
- nederlande:
- Oudslavisch, Oudbulgaars, Kerkslavisch
- ruse:
- старославянский язык, церковно-славянский, древнеславянский литературный язык variaĵoj de ~o: изводы церковнославянского языка.
slavona
- Rilata al Slavono: slavonaj alfabetoj (glagolico kaj kirilico); la Slavona Biblio; slavona diservo; ĉiuj historiaj fontoj parolas nur pri unu nove inventita Slavona alfabeto, kvankam ni bone scias, ke ili estis du [2].
2.
La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
- beloruse:
- стараславянскі
- ruse:
- старославянский, церковно-славянский, славянский (церк.) s~aj alfabetoj: славянские азбуки. ~a Biblio: славянская библия. s~a diservo: богослужение на церковно-славянском языке.
slavoniĝo
- Ŝanĝiĝo en lingvo kaj literaturo kaŭzita de tradicioj slavonaj: la unua slavoniĝo (en la Kieva regno); la dua slavoniĝo (en la Moskva regno).
- beloruse:
- стараславянскі ўплыў
- ruse:
- южнославянское влияние
slavonaĵo
- Vorto, frazaĵo aŭ gramatikaĵo el Slavono uzata en alia lingvo (precipe en la rusa), ofte por stila efekto aŭ por terminfarado.
- beloruse:
- стараславянізм, славянізм
- ruse:
- славянизм