*skvam/o
*skvamo
↝ 
- 1.
Iu el la kornecaj lamenetoj, kiuj tegas la korpon de plej multaj fiŝoj kaj rampuloj: belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj naĝis post la boato [1].
- 2.
- Surfaca ero simila al skvamo: ĉe kelkaj vegetaĵoj skvamoj anstataŭas foliojn; skarlatinaj skvamoj de la haŭto; (figure) ho, se la skvamoj defalus de viaj okulojZ ! (figure) per skvamita kiraso li estis vestita [2].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo, Mardo.
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:5
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:5
- angle:
- scale (of fish, etc)
- beloruse:
- луска, лускавінка
- bulgare:
- люспа
- ĉeĥe:
- závoj, šupina
- france:
- écaille
- germane:
- Schuppe
- hispane:
- escama
- hungare:
- pikkely
- katalune:
- escata 2. esquama (vegetals)
- nederlande:
- 1. schub 2. schilfer
- pole:
- łuska
- ruse:
- чешуя, чешуйка
- slovake:
- šupina (na rybách)
- svede:
- fjäll (på fiskar t.ex.)
deskvamigi
(tr)
- Disigi materian tavolon per estigo kaj forigo de skvamoj: kugloj deskvamigis stukaĵon [3];
3.
G. Gárdonyi, trad. J. Horvath:
Steloj de Eger, 2012
- france:
- écailler