2sindikat/o

sindikato

EKON Societo por defendi korporaciajn interesojn: pro malfavora demografia situacio en Litovio registaro decidis altigi impostojn por socia asekuro […], tiu ĉi decido provokis protestojn de sindikatoj [1]; dum la lastaj jardekoj draste kreskis la nombro de pensiuloj, nek la ŝtato nek la asekuraj kompanioj havas sufiĉe da mono por pagi tiom da pensioj, tial la registaro decidis altigi la aĝojn je 18 monatoj, protestis la fervojista sindikato [2]; en fermitaj labormerkatoj, ekzemple en la mezeŭropaj landoj dum jardekoj, la sindikato havis grandan influon sur la laborkondiĉoj kaj la salajroj[3].
1. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
2. Walter Klag: Pensoj pensiaj, Monato, 2000/10, p. 12
3. Franz Josef Braun: Ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, jaro 1998a, numero 9a, p. 20a
angle:
syndicate
beloruse:
сындыкат, прафсаюз
ĉeĥe:
odborová organizace, odborový svaz, syndikát
ĉine:
工会 [gōnghuì], 工會 [gōnghuì], 职业组合 [zhíyèzǔhé], 职業組合 [zhíyèzǔhé], 职业组合 [zhíyèzǔhé], 職業組合 [zhíyèzǔhé], 貿易聯盟 [màoyìliánméng], 贸易联盟 [màoyìliánméng], 軄业组合 [zhíyèzǔhé], 軄業組合 [zhíyèzǔhé]
france:
syndicat
germane:
Gewerkschaft
hungare:
szakszervezet
itale:
sindacato
japane:
組合 [くみあい], 労働組合 [ろうどうくみあい], シンジケート
nederlande:
vakvereniging, vakbond, syndicaat
perse:
اتحادیه، سندیکا
pole:
związek zawodowy
ruse:
синдикат, профсоюз
slovake:
odborová organizácia, združenie
ukraine:
синдикат, профспілка

sindikatismo

EKON
1.
Socipolitika sistemo, laŭ kiu la laboristoj sindikate organizitaj kaj per revolucia striko akirintaj posedon de la produktiloj kaj sociaj riĉaĵoj, organizus kaj mastrumus socialisme la tutan socian vivon: mi parolis krome pri la laborteorio de la merkantilismo kaj fiziokratismo, […] mi ne preteriris ankaŭ la nerealiĝintajn ideojn, ekzemple la georgismon, sindikatismon kaj anarkismon VaK . VD:anarkismo, kolektivismo, komunismo, socialismo
2.
Agado ene de sindikatoj kaj per sindikatoj en la politika vivo: fortunoj fluas al politikaj manovroj, sinekuroj kaj pliaj negocaĉoj, nome de sindikatismo, de klasdefendo [4].
4. Gilbert R. Ledon: Senutilaj sindikatoj, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 5a
beloruse:
сындыкалізм
ĉeĥe:
odborářství, syndikalizmus
france:
syndicalisme
germane:
1. Gewerkschafts-Sozialismus, Syndikalismus
hungare:
szindikalizmus
itale:
2. sindacalismo
japane:
組合運動 [くみあいうんどう], 組合主義 [くみあいしゅぎ], サンディカリズム
nederlande:
syndicalisme
perse:
سندیکالیسم
pole:
syndykalizm
ruse:
синдикализм
slovake:
odborárstvo, syndikalizmus
ukraine:
синдикалізм

administraj notoj