setl/i
setli
-
Establi loĝejon en nova teritorio:
riĉaj homoj penas kadre de la leĝaro setli ĉe la usona riverbordo kaj tien
transloĝigi siajn familianojn
[1];
[li] setlis en Brazilo, kie li rekonstruis la entreprenojn helpe de
eksterlandaj produktejoj
[2];
Perto, naskiĝanta ĉefurbo de la frua deknaŭa-jarcenta okcident-aŭstralia
setlado
[3];
oni starigis komisionon en Aŭstralio por rekomendi kiel reamikigi aborigenojn
kaj setlintojn
[4];
(figure)
amaso da neregistaraj organizaĵoj […] setlis
(establiĝis) ĉirkaŭ EU en Bruselo
[5].
ekloĝi, kolonii
1.
Monato, AMik: Rio-granda stimulado, 2011
2. Monato, Julius Hauser: Tomáš Baťa, reĝo de la ŝuistoj, 2012
3. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
4. Monato, Ralph Harry: Paŝoj al amikeco
5. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio, 2003

- beloruse:
- пасяляцца, сяліцца
- germane:
- siedeln, sich ansiedeln, sich niederlassen
- ukraine:
- поселятися, осідати
setlejo
-
Establejo de loĝejoj:
en Kernavė troviĝas spuroj de kulturoj, kiujn postlasis homoj antaŭ 11 000
jaroj, inkluzive de kvar kastelmontoj, urbo, preĝejo, setlejo, tombejo
[6];
fine de la 1a jarcento antaŭ Kristo la romianoj fondis setlejon Darioritum sur
la teritorio de kelta tribo
[7];
proksime de la unua juda setlejo oni trovis forlasitan katolikan monaĥejon
[8];
bela setlejo, perfekte ekipitaj lernejoj, infanĝardeno […] bonorde
aranĝitaj en la vilaĝo
[9].
kolonio1, kvartalo, vilaĝo, urbo
6.
Monato, LAST: Trezoroj de la
pasinteco, 2004
7. Monato, Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes, 2010
8. Monato, Franz-Georg Rössler: Nova sinagogo inaŭgurita en Speyer, 2012
9. Monato, Alice Liu: Floras enklavo komunista, 2011
7. Monato, Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes, 2010
8. Monato, Franz-Georg Rössler: Nova sinagogo inaŭgurita en Speyer, 2012
9. Monato, Alice Liu: Floras enklavo komunista, 2011
- beloruse:
- паселішча
- germane:
- Siedlung, Niederlassung, Ansiedlung
- ukraine:
- поселення