sekvestr/i PIV1 , sekvestraci/i, sekestr/i PV
sekvestri, sekestri
(tr)
- Konfidi al administra gardo atendante donon aŭ redonon al la laŭleĝa posedanto: oni devas vin kuratori kaj sekvestri la kapitalon ĝis via plenaĝiĝo [1]; polico sekestris kaj fermis la studion […] pro iu nebula afero [2]; jen, vi timas nenion — vian cerbon neniu povas sekestri [3]; la komunista reĝimo estis sekvestrinta ĝis la jaro 1948 entute 43 816 682 orajn monerojn [4]; nur juĝistoj, kun la subteno de la ŝtata prokurorejo, povas kontraŭkonstitucie sekvestri ĵurnalojn kaj vendi ĉiujn ĝiajn proprietojn dum la enketado, sen atendo de verdikto [5]; oni tuttage enŝlosis la naŭ ĉeestantajn episkopojn, sekvestris iliajn poŝtelefonojn, komputilojn kaj agendojn [6]. konfiski
1.
A. Grin, trad. J. Finkel: La ora
ĉeno, 2009
2. F. Martorell, M. Eaton: Esperanto Desperado sekestrita, Informletero de Vinilkosmo, 2004-06 (7)
3. Georgi Stamatov, trad. Ivan H. Krestanoff: Du talentoj
4. Monato, Bardhyl Selimi: Kien la oro?, 2007
5. Monato, Hektor Alos i Font: Maljusta justico, 2010
6. Monato, Ivo Durwael: Ĉu viktimoj de justico?, 2010
2. F. Martorell, M. Eaton: Esperanto Desperado sekestrita, Informletero de Vinilkosmo, 2004-06 (7)
3. Georgi Stamatov, trad. Ivan H. Krestanoff: Du talentoj
4. Monato, Bardhyl Selimi: Kien la oro?, 2007
5. Monato, Hektor Alos i Font: Maljusta justico, 2010
6. Monato, Ivo Durwael: Ĉu viktimoj de justico?, 2010
- angle:
- sequester
- beloruse:
- сэквэстраваць
- ĉeĥe:
- dát do nucené správy, obstavit, sekvestrovat, zabavit
- ĉine:
- 查封 [cháfēng], 封存 [fēngcún]
- france:
- mettre sous séquestre
- germane:
- unter Zwangsverwaltung stellen, einziehen (entziehen), entziehen
- hungare:
- lefoglal (zárol), zár alá vesz
- itale:
- sequestrare (lex)
- japane:
- 供託する [きょうたくする], 強制管理する [きょうせいかんりする], 仮処分する [かりしょぶんする]
- katalune:
- segrest (dret)
- nederlande:
- sekwesteren
- pole:
- sekwestrować
- portugale:
- seqüestrar
- ruse:
- секвестрировать, наложить секвестр
- slovake:
- sekvestrovať, súdne zhabať
- ukraine:
- секвеструвати, накладати секвестр
sekvestro, sekvestracio BdV PV
- Laŭleĝa konfido de redonota havaĵo: levi la juĝistan sekvestron pezantan sur liaj proprietaĵoj [7]; tera propraĵo staranta sub sekvestracio [8]. regio, konfisko, kuratoro
7.
F. X. Puig Rovira: Francesc Galceran Ferrer...,
Kataluna Esperantisto, 2009-07 ĝis 12
8. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
8. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
- angle:
- sequester
- beloruse:
- сэквэстар
- ĉeĥe:
- nucená správa, obstávka, sekvestr, sekvestrace, sekvestura, zabavení
- france:
- séquestre
- germane:
- Zwangsverwaltung, Entzug
- japane:
- 仮処分命令 [かりしょぶんめいれい]
- slovake:
- nútená správa, sekvestrácia, zhabanie
- ukraine:
- секвестр, арешт майна