sejmo
- 1.
-
De Mezepoko ĝis la 19ª jc, regna aŭ provinca politika reprezenta
asembleo en kelkaj
eŭropaj landoj:
Vi aŭdis pri la grava edikt’ registara, ⫽
Pri kunvoko de granda sejmo Varsovia
[1].
- 2.
-
Malsupra ĉambro de la parlamento
en Pollando, Litovujo, Latvio:
13 dec 2016 estis establita la nova Parlamenta Grupo de Lingvo
Esperanto en la Pollanda Sejmo
[2].
- beloruse:
- сойм
- ĉeĥe:
- 1. sněm
- france:
- diète
- germane:
- 1. Reichstag (polnisch), Landtag (polnisch) 2. Sejm (von Polen)
- japane:
- 国会 [こっかい]
- litove:
- seimas
- pole:
- sejm
- ruse:
- сейм
- ukraine:
- сейм