Seder/o

Sedero

REL Juda festo en la vespero de la dekkvara tago de Nisano, t.e. la vespero antaŭ Pasko: la rakonto (la Rabeno de Baĥaraĥ) komenciĝas ĉe Sedero je la juda festo de Pesaĥo [1]; ĉe la paska manĝo, la Sedero, judoj kantas la'ŝana ha'baa biruŝalajim „ĝis la venonta jaro en Jerusalemo“ [2].
1. Vikipedio, La Rabeno de Baĥaraĥ
2. Monato, La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto
angle:
Passover Seder
france:
séder de Pessa'h
germane:
Sederabend
hebree:
לֵיל הַסֵּדֶר

administraj notoj