sebum/o PIV1

sebumo

FIZL Grasa sekreciaĵo de haŭto, kiu konservas la flekseblecon de haŭto kaj haroj: la elbuŝiĝo de la sebumoglando estas ŝtopita, pro kio la sebumo amasiĝas [1]. VD:sebo, cerumeno, smegmo
Rim.: Oni povas konsideri la vorton kiel derivaĵon de „sebo“ kun la esperanta sufikso „-um“: „seb·um·o“ aŭ transprenita de la latina „sebum“, franca „sébum“ laŭ la 15a regulo de la esperanta gramatiko. [Wolfram Diestel]
1. trad. Paŭlin': Adoleskantinaj demandoj, 1999
angle:
sebum
beloruse:
сала (выдзяленьне скуры)
ĉeĥe:
kožní maz
france:
sébum
germane:
Talg (Hautsekret)
japane:
皮脂 [ひし]
latinece:
sebum
pole:
łój
slovake:
kožný maz
ukraine:
лій, виділення сальних залоз

administraj notoj