sapindac/oj
sapindacoj

- 
                              Familio
                              de dukotiledonaj plantoj (Sapindaceae):
                              
                                 la liĉiarbo estas, ĝis 30 m alta, arbo el la familio de
                                 sapindacoj, kiu kreskas
                                 aparte en la sudo de Ĉinio kaj tie kultiviĝas ekde ĉirkaŭ la
                                 jaro 1766 antaŭ
                                 Kristo
                                 [1].
                                 
                              Rim.: Post genetikaj esploroj oni nuntempe ordigas ankaŭ la parencojn de hipokaŝtano kaj acero, kiuj pli frue formis proprajn familion, en tiun ĉi familion.
- beloruse:
- сапіндавыя (сям'я)
- ĉine:
- 无患子科 [wúhuànzǐkē], 無患子科 [wúhuànzǐkē]
- france:
- Sapindacées
- germane:
- Seifenbaumgewächse
- latinece:
- Sapindaceae
- pole:
- mydleńcowate
- ukraine:
- сапіндові
administraj notoj
~oj: 
                     Mankas dua fontindiko.