sape/o PVEF

sapeo

1.
MIL Fosaĵo farita sub muro por ĝin renversi: sapeo-taĉmentoj eksplodigis antaŭ la okuloj de la eksterlandaj militataŝeoj parton da sapeitaj sablodunoj [1]. SIN:mino2
2.
MIL Ĉiaspeca en- aŭ sub-tera vojo, permesanta proksimiĝi al la malamikaj pozicioj: estis ni kvin en sapeo kaj ni atendis malamikan atakon [2].
1. Karel Čapek: Milito kontraŭ salamandroj, ĉap. 4, Der Nordmolch
2. La Virgulino Maria Rozaria, Dio Benu, n-ro 99-3/2015
beloruse:
падкоп, сапа
ĉeĥe:
podkop, přibliž. zákop, sapa
france:
sape
germane:
1. Mine 2. Sappe, Stichgraben
hungare:
akna(folyosó), aknaárok, futóárok 1. akna (vár alatt)
itale:
1. galleria (tecnica della mina), tunnel (tecnica della mina), tecnica della mina (mil.) 2. galleria (mil.), trincea (mil.), tunnel (mil.), cunicolo (mil.)
japane:
坑道 [こうどう], 対壕 [たいごう]
nederlande:
1. onderaardse gang 2. loopgraaf, loopgracht
perse:
نقب
pole:
podkop
ruse:
подкоп, сапа
slovake:
podkop, zákop
ukraine:
сапа, хід сполучення, підкоп

sapei

(tr)
Subfosi ion por ĝin ruinigi aŭ transpasi: de la kazerna korto forveturis tri ĉaroj ŝarĝitaj je sapeilaro [3]; (figure) li estis certa ke oni intence sapeas lian sanon per la uzo de drogoj en lia nutraĵo [4]. VD:mini2
beloruse:
рабіць падкоп
ĉeĥe:
podkopat opevnění nepřítele, podkopat se, zakopat se
france:
saper
germane:
unterminieren
hungare:
aknát ás
itale:
minare (tecnica della mina)
japane:
掘り崩す [ほりくずす], 対壕を掘る [たいごうをほる]
nederlande:
een loopgraaf maken, een vestingmuur ondergraven
perse:
نقب زدن
pole:
podkopywać
ruse:
вести подкоп
slovake:
podkopať, zakopať sa
ukraine:
робити підкоп, підривати, підкопуватися під кого-н., вести підривну діяльність

sapeisto

Soldato destinita al sapeaj laboroj: turkaj soldatoj […] akompanataj de tiom da sapeistoj [5].
beloruse:
сапёр
ĉeĥe:
zákopník
france:
sapeur
germane:
Sapeur, Mineur
hungare:
aknász, árkász
itale:
guastatore (mil.), zappatore (mil.)
japane:
工兵 [こうへい]
nederlande:
sappeur
perse:
نقب‌زن، نقب‌افکن، نقاب
pole:
saper
ruse:
сапёр
slovake:
zákopník
ukraine:
сапер

administraj notoj