salmonel/o PIV1
salmonelo
- Genro de enterobakterioj, bastonetformaj, gramnegativaj kaŭzantaj diversajn malsanojn ĉe homoj kaj bestoj (enterito, tifo k.a.): rimarkindas, ke infekto per salmonelo supozeble ligita kun manĝado de legomoj, […] tute ne estis kaŭzita de la legomoj mem, sed de la bestdevena fekaĵo ŝpruci[n]ta sur la legomojn [1]; escepte de du serotipoj ĉiuj salmoneloj havas flagelojn kaj kapablas moviĝi en fluidaĵoj [2].
1.
Monato, Lode Van de Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon, 2013/07, p. 19
2. Oldřich Arnošt Fischer: Salmonelozoj
2. Oldřich Arnošt Fischer: Salmonelozoj
- angle:
- salmonella
- beloruse:
- сальманэла
- ĉine:
- 沙門氏菌 [shāménshìjūn], 沙门氏菌 [shāménshìjūn], 沙門菌 [Shāménjūn], 沙门菌 [Shāménjūn], 沙門氏菌屬 [shāménshìjūnshǔ], 沙门氏菌属 [shāménshìjūnshǔ]
- france:
- salmonelle
- germane:
- Salmonelle
- nederlande:
- salmonella
- pole:
- salmonella