*rosmaren/o

*rosmareno

BOTKUI
Genro el familio lamiacoj (Rosmarinus); ĉiamverda arbusto kun intensa aroma odoro, kontraŭsidaj mallarĝaj liniilformaj folioj, kiuj supre estas malhelverdaj kaj malsupre kun blanketa felto; la ordinare bluetaj floroj starantaj en ŝajnverticiloj estas kloŝformaj, dulipaj kun duparta supra kaj triloba malsupra lipo, kies meza lobo estas granda kaj kulerforme kava, la du longaj stamenoj etendiĝas el la korolo; la frukto maturiĝante disfalas en unusemajn ĉelojn; unu specio Rosmarinus officinalis estas uzata kiel spico kaj en farmacio: jen estas rosmareno, ĝi estas por memoro: mi petas vin, kara mia koro, memoru min! kaj jen estas miozoto, pro la fideleco Hamlet ; pro la gusto ĉiu urbo havis sian preferon rilate proprajn herbomiksaĵojn […] i.a. miriko, rosmareno, koriandro, junipero, cinamo, anizo, kariofilo, salvio, laŭro, ĉiu bierfaristo estis devigata aĉeti herbojn en la loka „herbodomo“ [1].
branĉo de rosmareno (Rosmarinus officinalis)
CC-BY-SA-3.0  [2]
angle:
rosemary
beloruse:
размарын
ĉeĥe:
rozmarýna
ĉine:
迷迭香 [mídiéxiāng]
france:
romarin
germane:
Rosmarin
hispane:
romero (botánica)
hungare:
rozmarin(g)
japane:
マンネンロウ, ローズマリー
latinece:
Rosmarinus Rosmarinus officinalis
nederlande:
rozemarijn
pole:
rozmaryn
portugale:
rosmaninho, alecrim
ruse:
розмарин
slovake:
rozmarín
turke:
biberiye
ukraine:
розмарин

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.