rondel/o PIV1
rondelo
- Fiksforma versareto kun unu aŭ du versoj dufoje ripetitaj: du gravaj poemkolektoj […] konsistas nur el rondeloj: „Rimportretoj“ de Kaloscay kaj „Rimleteroj“ de William Auld kaj Marjorie Boulton [1]; Jong majstras kaj la mallongajn kaj la longajn versojn, kaj diversajn poeziformojn: de la sinsekvaj kvartinoj ĝis la pli dense impetaj versoparoj, ĝis la rondelo [2]; ses poemcikloj, plejparte el sonetoj, tamen kun ne malgrava parto el rondeloj [3]; mi plezure trovis preskaŭ eksmodajn poemformojn – trioleton, rondelon [4]; Rimportretoj, priskribas, ofte sprite, kvindek sep konatajn esperantistojn per formo ege strikta kaj facile monotonika de la rondelo [5]. distiĥo, koplo, trioleto
1.
G. Cappa: Rilatoj inter lingva kaj literatura
kreemoj, Literatura Foiro, jaro 1982a, numero 76a, p.
5a
2. Monato, Carlo Minnaja: Suno kaj ombroj, 2003
3. Monato, Carlo Minnaja: Frandaĵo por kleruloj, 2010
4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
5. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
2. Monato, Carlo Minnaja: Suno kaj ombroj, 2003
3. Monato, Carlo Minnaja: Frandaĵo por kleruloj, 2010
4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
5. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
- angle:
- round
- beloruse:
- рандэль (паэтычная форма)
- ĉeĥe:
- rondel, rondo
- france:
- rondeau
- germane:
- Rondeau, Rondell (Gedicht)
- hungare:
- rondó, körvers
- japane:
- ロンデル, ロンド
- nederlande:
- rondeel
- pole:
- rondo (poezja)
- portugale:
- rondel, rondó
- ruse:
- рондель
- slovake:
- rondel
- ukraine:
- рондель, рондо