2romantik/a

romantika

1.
(pri homo:) Por kiu sentimentoj, idealoj aŭ revoj pli gravas ol la racio, realo kaj la praktikaj konsideroj: poetoj kaj romantikaj turistoj certe tre malbenas la kamentubon [1]; ili freneze plaĉas al romantikaj provincaninoj TermKurs .
2.
(pri aĵo:) Kiu igas homon romantika1 aŭ estas parto de tiastata percepto: poste venis ankoraŭ unu sukeraĵisto kaj pendigis ... super sia tendo sonorilon ... Kiam la homoj iris returne hejmen, ili opiniis, ke estis tre romantike [2]; la Esperantista Kultur-Centro „Kvinpetalo“ ... situas en trankvila vilaĝo, meze de regiono riĉa je romantikaj monumentoj [3]; la malnova romantika idearo pri „nacio“ kiel io difinita objektive laŭ rasaj, religiaj aŭ lingvaj kriterioj cedas al pli dinamika pritrakto [4].
3.
Romantikisma: la scienculoj parolas pri skolo klasika kaj skolo romantika [5].
angle:
romantic
beloruse:
рамантычны
ĉeĥe:
romantický
ĉine:
浪漫 [làngmàn], 風流 [fēngliú], 风流 [fēngliú], 罗曼蒂克 [luómàndìkè], 羅曼蒂克 [luómàndìkè]
france:
romantique (adj.)
germane:
romantisch
hispane:
romántico
hungare:
romantikus
japane:
ロマン主義の [ろまんしゅぎの], ロマン派の [ろまんはの], ロマンチックな [ろまんちっくな]
pole:
romantyczny
portugale:
1. romântico
ruse:
1. романтичный 2. романтический 3. романтический
slovake:
romantický
ukraine:
романтичний

romantiko

1.
La cirkonstancoj, aventuroj, medio aŭ idearo romantikaj: Hay Stockard rigardis la celebron, kun sarkasma malaprobo: la romantiko kaj soleneco de tio neniom tuŝis lian praktikan animon [6]; lin ĉiam logis la romantiko de foraj vojaĝoj.
2.
=romantikismo
6. J. London, trad. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1.4.
angle:
romanticism
beloruse:
1. рамантыка 2. рамантызм
ĉine:
浪漫主义 [làngmànzhǔyì], 浪漫主義 [làngmànzhǔyì]
hungare:
1. romantika, romantikusság
pole:
romantyzm
ruse:
1. романтика
ukraine:
романтика, романтизм

romantikismo

1.
FIL Mondopercepto en kiu la sentimenta, subjektiva, kreema romantiko pli gravas ol la racio, prudento kaj realo: romantikismo aperis kiel reago kontraŭ klerismo en filozofio kaj klasikismo en artoj; plej klare kaj tipe la romantikismo montriĝis en Germanujo, en la unua kvarono de la 19a jc; ekzistadismo estas moderna speco de romantikismo filozofia.
2.
BELABELEMUZ Arta stilo prospera en la eko de la 19a jarcento, favoranta romantikan etoson, ne-obeon al klasikaj ŝablonoj, intereson al sovaĝa naturo, historiaj kaj ekzotaj temoj, naciaj popolaj tradicioj.
SIN:romantiko, romantismo
angle:
romanticism
beloruse:
рамантызм
ĉeĥe:
romantizmus
ĉine:
浪漫主义 [làngmànzhǔyì], 浪漫主義 [làngmànzhǔyì]
france:
romantisme
germane:
Romantik
hungare:
romantika (stílusirány), romanticizmus
japane:
ロマン主義 [ロマンしゅぎ]
nederlande:
romantiek
pole:
romantyzm
ruse:
романтизм
slovake:
romantizmus
ukraine:
романтизм

romantikisma

Rilata al romantikismo.
angle:
romantic
beloruse:
рамантычны
ĉine:
浪漫 [làngmàn]
france:
romantique (adj.)
germane:
romantisch
pole:
romantyczny
ruse:
романтический

romantikisto

Adepto de romantikismo, romantikismano: la reĝo de la orgeno, la granda dana romantikisto, ĉi tie dormas, la verkinto de niaj plej belaj popolaj kantoj [7].
angle:
romantic
beloruse:
рамантык
ĉeĥe:
romantik
france:
romantique (membre du mouvement)
germane:
Romantiker
hungare:
romantikus (stílus követője)
japane:
ロマン派作家 [ろまんはさっか]
pole:
romantyk
ruse:
романтик
slovake:
romantik
ukraine:
романтик

romantikulo

Homo sentema al romantiko: la „revoluciaj romantikuloj“ en NKVD [8]; elreviĝoj de nemodernigita romantikulo [9]; „La romantikulo en la XX-a jarcento“ (librotitolo). [10].
8. Boris Kolker: Poeto de amo kaj revolucio, Monato, 1996/09, p. 23
9. Spiros Sarafian: La Gazeto n-ro 79, 1999-12-15, p.13.
10. Arnau Torras Tutusaus (1966). Zagreb: Studenta E-Klubo, 1996. ISBN 953-96912-1-4.
angle:
romantic
beloruse:
рамантык, летуценьнік
ĉeĥe:
romantik
ĉine:
浪漫派 [làngmànpài]
france:
romantique (homme de tempérament)
germane:
Romantiker
hungare:
romantikus (ember)
japane:
ロマン派作家 [ろまんはさっか], ロマンチスト
ruse:
романтик
slovake:
romantik
ukraine:
романтик

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isma: Mankas fontindiko.
~isma: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas verkindiko en fonto.