robotik/o PIV2
robotiko
Arto plani kaj konstrui
robotojn:
sinjoro Nagata […]
estas profesoro de robotiko
[1];
itala esperantistino deziras kontakti Esperante spertulojn pri […]
robotiko, kibernetiko, virtuala kulturo
[2];
robotiko detruas laborpostenojn, kaj neniu subvencia kaj socia politiko povas
venki la rapidan teknikan progreson produktadi sen homaj laborfortoj
[3].
aŭtomatiko
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru robotoscienco.
1.
Takaoka M.:
Vojaĝo al Irano, 2000
2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
3. Monato, Zlatko Tišljar: Survoje al alia mondo, 2006
2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
3. Monato, Zlatko Tišljar: Survoje al alia mondo, 2006
- angle:
- robotics
- beloruse:
- робататэхніка
- ĉeĥe:
- robotika
- ĉine:
- 机器人学 [jīqìrénxué], 機器人學 [jīqìrénxué]
- france:
- robotique (subst.)
- germane:
- Robotik
- hispane:
- robótica
- pole:
- robotyka
- rumane:
- robotică
- slovake:
- robotika
- ukraine:
- наука про застосування роботів
robotikisto
Specialisto pri
robotiko,
pri farado de robotoj:
Asimo de Honda nun kapablas eviti moviĝantajn objektojn
[…] dank' al laboro de robotikistoj de la
Universitato de Carnegie Mellon
[4].
4.
L. G. Restrepo Rivas:
Asimo evitas moviĝantajn obstaklojn , 2009-08-06
- beloruse:
- робататэхнік, робатабудаўнік
- france:
- roboticien
- germane:
- Robotiker
- pole:
- robotyk
- rumane:
- robotician