ritornel/o PIV1

ritornelo

(malofte)
MUZ Facila melodio, ripetata inter variaĵoj: dum la ritornelo li serĉas en sia memoro, gratante sian kapon [1]; li aŭdis forajn, trans la pordo, resonojn de voĉo kaj ritornelojn [2]. VD:rekantaĵo
1. P. A. C. de Beaumarchais, trad. K. Draĵev: La Barbiro de Sevilla, Franca Esperantisto, 1985-09, numero 364a
2. L. Tolstoj, trad. V. Melnikov: La Morto de Ivan Iljiĉ, Sezonoj, 1997
ĉeĥe:
ritornel
france:
ritournelle
itale:
ritornello
pole:
ritornel
rumane:
ritornello
slovake:
ritornel
ukraine:
риторнель

administraj notoj