9rezoluci/o PV Z

rezolucii

Formale sciigi la komune pridebatitan kaj vortumitan opinion de kunveno: TEĴA rezolucias por libera gazetaro [1]; la internaciaj partoprenintoj en Nitobe-Simpozio ... rezolucias, ke serioza konsidero por starigi novan internacian lingvan ordon estas necesa [2].
1. K. Kniivilä: TEĴA rezolucias por libera gazetaro, libera folio, 2009-08-10
2. Tria Nitobe-Simpozio: Pri lingvaj problemoj en Internaciaj Rilatoj, 2004
beloruse:
 прыняць рэзалюцыю, прызнаць (шляхам прыняцьця рэзалюцыі)
ĉeĥe:
 usnášet se, usnést se
slovake:
 uznášať sa
ukraine:
 приймати резолюцію

9rezolucio

POL Deziro precize kaj oficiale esprimita de iu kunveno: ili subskribis rezolucion favoran al la disvastigo de nia mondlingvo [3]. VD:deklaro, manifesto, proklamo
3. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 40a, p. 93a
angle:
 resolution
beloruse:
 рэзалюцыя, пастанова, рашэньне
france:
 résolution (déclaration officielle)
germane:
 Resolution
hungare:
 határozat
nederlande:
 resolutie
portugale:
 resolução
ruse:
 резолюция, постановление
svede:
 resolution
ukraine:
 резолюція, постанова

administraj notoj